Vácrátót
Vácrátót [vAcrAtOt] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 1690
- Poŝtkodo: 2163
- Telefonprefikso: 28
Situo redakti
Vácrátót situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo, urboj Veresegyház kaj Vác estas proksime.
Historio redakti
La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj sarmatoj vivis tie. Ŝajnas, la fondinto estis kavaliro Ratold, kiu en la vilaĝnomo formiĝis rátót. Fine de la turka erao la vilaĝo senhomoĝis.
Vidindaĵoj redakti
En 1746 preĝejo, en 1872 kastelo kun parko de grafo Vigyázó (vidjAzO) konstruiĝis. La parko iĝis botanika ĝardeno (arboreto) de Hungara Scienca Akademio.