Vámosmikola
Vámosmikola [vAmoŝmikola] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob. Vámos signifas dogana.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1680
- Poŝtkodo: 2635
- Telefonprefikso: 27
Situo redakti
Vámosmikola situas inter montaro Börzsöny kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. Proksime estas urbo Šahy en la alia flanko de rivero.
Historio redakti
Apud la komunumo oni trovis tombejojn de skitoj. La unua skriba mencio estis en 1075. Ĝi ricevis la rangon opidumo en 1419. Ĝis 1920 la vilaĝo estis distriktejo de Hont. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landolimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Ipolyság. Dum la socialisma erao formiĝis kolĥozo pri Ruĝa Stelo.
Vidindaĵoj redakti
- baroka preĝejo Sankta Maria Magdalena el 1752
- kastelo de Eszterházy-Huszár (esterhAzi-husAr), kiu nun estas lernejo
Famuloj redakti
En Vámosmikola naskiĝis:
- vicepiskopo Nándor Cselka
- verkisto János Háy (1960), en kies verkaro ĝi ofte aperas kiel fono, ekz. en la novelaro A bogyósgyümölcskertész fia (La filo de la berfrukto-ĝardenisto, 2003).
- Erzsébet Szabó (1937-1991), patrino de István Ertl, kiu pasigis ĉiujn somerojn de sia infanaĝo ĉi-vilaĝe. Lia boonklo Lajos Rák (1930-2001) estis traktoristo en Ruĝa Stelo kaj loka futbalstelulo en la 50-aj jaroj.