Váncsod (vAnĉod) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Berettyóújfalu. Blazono de Váncsod

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Váncsod etendiĝas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Mezőpeterd, la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagyvárad estas ne tro for. Ĉe la komunumo fluas rojo Eta-Körös, ŝatata fiŝkaptista loko. Berettyóújfalu troviĝas je 15, Debrecen je 51, Budapeŝto je 230 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1213 pri la vilaĝo. Baldaŭe la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.

Vidindaĵoj redakti

La postbaroka kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1790 (laŭ alia informo en 1806, la turo estas 36 metrojn alta. Apud la vilaĝo oni trovis restaĵon de Remparo de Ĉorso.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, apoteko, poŝto.