Várgesztes [vArgesteŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tatabánya. Vár signifas fortikaĵo.

Fortikaĵo de Várgesztes

Bazaj informoj redakti

Geofrafio redakti

Várgesztes situas en montaro Vértes, fine de sakovojo. Tatabánya troviĝas 17 km-ojn for.

 
Feriejo de Várgesztes

Historio redakti

Pri Várgesztes la unua mencio aperis en 1009 en formo Geztes. Dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) jam estis tie fortikaĵo. La turkoj kelkfoje sieĝis ĝin, sed okupis ĝin nur en 1543, tiam la vilaĝo detruiĝis. En 1693 familio Esterházy akiris la fortikaĵon kaj la kampojn. En 1730 katolikaj germanoj refondis la vilaĝon sub nomo de Pusztagesztes. La nuna nomo formiĝis en 1917. Apud la vilaĝo en 1991 feriejo konstruiĝis. La vilaĝo profitas ankaŭ el fremdultrafiko. En 2011 tertremo okazis, precipe la preĝejo difektiĝis.

En Várgesztes migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Várgesztes mortis skermisto Tamás Mendelényi.