Várong
Várong [vArong] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 7 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.5281/18.0443
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 7214
- Telefonprefikso: 74
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Dombóvár troviĝas 22, Tamási 27, Tab 28, Kaposvár 34, Pécs 65, Budapeŝto 165 kilometrojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1138. Dum la turka erao Várong estis daŭre loĝata, sed dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a jam senhomiĝis. Poste la vilaĝo refondiĝis en 1734. En la 20-a jarcento la vilaĝo denove preskaŭ senhomiĝis, sed oni serĉis homojn en anoncetoj.
En Várong migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1759
- kolektaĵo de kaktoj