Vânători (Mureș)

komunumo en Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vânători

Vânători [vınətorj] (hungare: Héjjasfalva [he:jaŝfalva], germane: Teufelsdorf) estas komunumo en Rumanio oriente de Sighișoara. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Archita (Erked), Șoard (Küküllősárd), Feleag (Magyarfelek) kaj Mureni (Szederjes).

Vânători
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Héjjasfalva (hungare), Teufelsdorf (germane)
Iama hungara departemento Nagy-Küküllő
Situo 46° 14′ N, 24° 56′ O (mapo)46.24111111111124.935277777778Koordinatoj: 46° 14′ N, 24° 56′ O (mapo)
Vânători (Mureș) (Rumanio)
Vânători (Mureș) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 369 m
Poŝtkodo 547635
Loĝantaro
– komunumo 3.901 (en 2011)
– vilaĝo 1,787 (en 2011; 1.718 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 120263
vdr

Situo redakti

Vânători situas sur la suda bordo de Târnava Mare. La komunumon nord-oriente limas la distrikto Harghita kaj sude la distrikto Brașov.

En Vânători la nacia vojo DN13C debranĉiĝas de la nacia vojo DN13. Vânători havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Sighișoara kaj Braŝovo.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1 534 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 1 595 (rumanoj, 32 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1329. Originale ĝi estis saksa vilaĝo, sed ĉirkaŭ 1500 ĝia loĝantaro pereis, kaj anstataŭ ĝi loksidiĝis hungaraj servutuloj. Ĝia rumana loĝantaro loksidiĝis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti