Végegyháza (vEgedjhAza) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. La nomo signifas fino-eklezio, sed la nomo devenis de figuro Aurel Végh.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyula-Makó. Mezőkovácsháza estas proksime.

La komunumo nomiĝis ĝis 1892 Tótkovácsháza (tOtkovAĉhAza) (=slovaka-forĝisto-domo) kaj fondiĝis en 1815. La loĝantaro konsistis el slovakoj, hungaroj kaj judoj. La lastaj estis forigitaj en 1944. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado. La ciganoj havas aŭtonomion.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo. Ĝemelurbo estas Uzon, Rumanio