Vícar [BIkar] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense. La areo de la municipo estas 64 km2 kie loĝas 20743 geloĝantoj, do loĝdenso estas 324.1 loĝ./km2. Vícar situas je 22 km de la provinca ĉefurbo Almería je altitudo de 288 msm.

Vícar
Vícar (Almería, Andaluzio)
Vícar (Almería, Andaluzio)
Vícar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Vícar
Poŝtkodo 04738
Retpaĝaro Vícar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Vícar
Demografio
Loĝantaro 20 743 [1]
Loĝdenso 324,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°50′N 2°38′U  /  36.833°N, 2.633°U / 36.833; -2.633 (Vícar) (mapo) Koordinatoj: 36°50′N 2°38′U  /  36.833°N, 2.633°U / 36.833; -2.633 (Vícar) (mapo)
Alto 288 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 64 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Vícar (Andaluzio)
Vícar (Andaluzio)
DMS
Vícar
Vícar
Vícar
Vícar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vícar [+]
vdr
Situo de Vícar.

Geografio redakti

La municipo limas norde kun Enix, Felix kaj Dalías, sude kun La Mojonera kaj Roquetas de Mar, municipo kun kiu limas ankaŭ oriente, dum okcidente limas kun Dalías, El Ejido kaj La Mojonera.

Nordokcidente: Dalías kaj Felix (Almerio) Norde: Felix (Almerio) Nordoriente: Enix
Okcidente: Dalías, El Ejido kaj La Mojonera   Oriente: Roquetas de Mar
Sudokcidente: La Mojonera Sude: La Mojonera Sudoriente: Roquetas de Mar

La zono de plej alta altitudo de la loko koincidas kun la suda deklivaro de la montaro Sierra de Gádor, kie estas la urnokerno de Vícar, nome historia areo. Apude estas la "Kampo de Dalías", ebenaĵo kie koncentriĝas plej parto de la loĝantaro, kaj kie estas ampleksaj etendoj dediĉitcj al la intensa agrikulturo de plantdomoj. En la municipo estas kelakj "ramblas", nome sezonaj rojoj kiuj koncentras akvojn dum forta pluvo, kiel la "rambla" Carcáuz kaj "Cañuelo".

La klimato de Vícar estas karakterizata kiel subdezerta kaj mediteranea: nome varma, kun foresto de grundofrosto kaj malabundaj pluvoj.

 
Pordego, verko de Mª Ángeles Lázaro Guil, 2007.
 
Monumento dediĉita al la Ludoj de 2005, en Las Cabañuelas.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 20743 geloĝantoj de la municipo Vícar estas 9620 inoj kaj 11123 viroj. En la 64-kvadratkilometra teritorio estas 14 setlejoj, kie loĝas 17254 geloĝantoj, kaj aliaj 3489 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 293, 150 inoj kaj 143 viroj, kaj mortis 84, 35 inoj kaj 49 viroj. Tiel la natura kresko estis 209 (1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 9470 homoj (45.7%).

Dum granda parto de la 20a jarcento la loĝantaro estis sub milo. Inverse al la cetero de la provinco kaj pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ĉefe al la zono de plantdomoj, la loĝantaro kreskiĝis eksponente ĝis super la nunaj 20 000. Tio estas, oni dudekobligis la homokupon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007