Výškovice (Chodová Planá)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Výškovice

Výškovice (germane Wischkowitz) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, kies restaĵoj kaj katastra teritorio Výškovice u Michalových Hor kun areo 4,45 km2 hodiaŭ apartenas al registra parto Boněnov de kampurbo Chodová Planá en distrikto Tachov. La vilaĝo situas en PPR Slavkova arbaro, proksimume 2 km norde de Boněnov, 6,5 km nordoriente de Chodová Planá, 7 km sudoriente de Mariánské Lázně kaj 7 km sudokcidente de Teplá.

Výškovice
germane: Wischkowitz
pereinta vilaĝo
Kapelo en Výškovice
Oficiala nomo: Výškovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Chodová Planá
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Tepla montetaro
Situo Výškovice
 - koordinatoj 49° 55′ 57″ N 12° 48′ 08″ O / 49.93250 °N, 12.80222 °O / 49.93250; 12.80222 (mapo)
Katastro 4,45 km² (445 ha) Výškovice u Michalových Hor
Unua skribmencio 1273
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Výškovice (Chodová Planá)
Portalo pri Ĉeĥio
Výškovice bieno

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1273.

Post la dua mondmilito la vilaĝo estis grandparte elloĝigita pro ellandigo de germanoj, pase de la 1960-aj jaroj ĝi senhomiĝis tute kaj oficiale ĝi pereiĝis en la jaro 1974, konserviĝis nur unu bieno (Boněnov n-ro 2, korto de Engelbert Weigel) kaj memorige protektata kapelo kun memoriga tilio.[1]

Filmado redakti

En la jaro 1947 estis ĉi tie filmita filmo Ves v pohraničí (Vilaĝo en limregiono), pro kio restis el kelkaj filmeroj konservita dokumento pri aspekto de la vilaĝo kaj de ĉi tieaj kortoj, sed plimulto de filmeroj devenas el atelieroj de Barrandov. La filmo estiĝis unu jaro post la ellandigo de germanoj kaj la domoj portas spurojn post marodado, sed okazintaĵo de la filmo alskribas la malbonan staton de la konstruaĵoj al devena loĝantaro kaj enmetas esperojn en novajn enloĝigintojn.[2]

Rilataj artikoloj redakti

Referencoj redakti

  1. Výškovice (Wischkowitz), Zaniklé obce.cz
  2. Pavel Frýda: Výškovice (Wischkowitz) - Iom el la historio de municipo, Zaniklé obce.cz, 3. 3. 2007 fontoj: Z. Procházka: historia-turisma gvidlibro de regionoj Pláná kaj Tachov, ttt.Hamelika