VPRO estas Nederlanda publika disaŭdiga organizo, fondita en 1926. VPRO estis mallongigo por Vrijzinnig Protestantse Radio Omroep [Liberale Protestanta Radio Disaŭdigo] sed ekde 1968 oni rezignis pri tiu signifo. Ĝiaj programoj estas progresemaj kaj novigaj.

VPRO
Omroepvereniging VPRO
emblemo
publika elsendanto
Komenco 29-a de majo 1926 vd
Geografia situo 52° 14′ 7″ N, 5° 10′ 12″ O (mapo)52.2353333333335.17Koordinatoj: 52° 14′ 7″ N, 5° 10′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Media Park
VPRO (Nederlando)
VPRO (Nederlando)
DEC
VPRO
VPRO
Map
VPRO
Agareo

arto de novaj komunikiloj

Retejo Oficiala retejo
Jura formo vereniging
vdr

Historio redakti

VPRO fondiĝis la 29-an de majo 1926. En la tradicia nederlanda disaŭdiga sistemo VPRO estis la malgranda kvina disaŭdiga asocio apud la ĝenerala AVRO, la protestanta NCRV, la katolika KRO kaj la laborista VARA. VPRO estis kontraŭ la ideo de ideologie dividita disaŭdigo kaj por nacia disaŭdigo, sed rifuzis agnoski la AVRO-n tiel. Tial ĝi restis propra disaŭdiga asocio kun liberal-protestanta ideologio. Ĝi elsendis dum kelkaj horoj semajne diservojn, kulturajn programojn k.t.p. Post la milito sub influo de E.D. Spelberg ĝi iĝis kristana-humanista elsendorganizo. Ekde la fino de la 1960-aj jaroj, junaj maldekstraj intelektuloj gajnis influon en VPRO, kio rezultis en radikalaj kaj novigaj programoj. Ekzemple, VPRO dissendis je la 9-a de oktobro 1967 la unuajn bildojn de nuda virino, Phil BLOOM, en nederlanda televido. En 1968 ŝanĝante siajn statutojn, VPRO rompis formale kun organizita liberala protestantismo. La nomo ŝanĝiĝis en "Disaŭdigasocio VPRO". En 1992 VPRO ekhavis pli ol 450 000 membrojn, kio donis rajton je pli da elsendotempo radie kaj televide.

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝo de VPRO http://www.vpro.nl