Vadim Jegorov
Vadim Vladimiroviĉ Jegorov - cirile Вади́м Влади́мирович Его́ров, angle latinliterigata Vadim Egorov, naskiĝis la 7-an de majo 1947 en Eberswalde, Germanio, do nun 76-jara, nun vivas en Moskvo - estas rusia poeto, kantisto, aŭtoro kaj interpretisto de pli ol 200 kantoj kaj 400 poemoj. Li estas gajnanto de la nacia premio en la kampo de publika arta kanto "Dankemo" («Благодарность»), premiita per "elstara kontribuo al la ora fundo de la aŭtoraj kantoj" («выдающийся вклад в золотой фонд авторской песни») kaj per ora medalo "Bardo rusa" («Бард России») de la Siberia Fonduso establita por eternigi la memoron de Vladimir Visockij. La artisto en 1969 diplomiĝis el la Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto "Lenin" kiel instruisto de la rusa lingvo kaj literaturo. Ekde la jaro 1961 li skribas poezion kaj ekde 1963 publike kante prezentas siajn poemojn, mem akomanante sian kantadon per gitaro aŭ piano.
Vadim Jegorov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de majo 1947 (76-jaraĝa) en Eberswalde |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Moscow State Pedagogical University |
Okupo | |
Okupo | kantisto • instruisto • poeto • gitaristo |
En ruslingvio aparte konataj kantaj titoloj de li estas inter alie
- «Я вас люблю, мои дожди»,
- «Ланка»,
- «Пьеро»,
- «Друзья уходят»,
- «Дождь смоет все следы»,
- «Облака» kaj
- «Монолог сына».
Inter esperantistoj aparte konatiĝis lia kontraŭmilita kanto «Облака» [ablaKA], "La Nuboj", kiun en esperantlingva versio konatigis la duopo Ĵomart Amzejev kaj Nataŝa Gerlaĥ.
Referencoj redakti
- filmigo de preskaŭ duhora koncerto de li en Albany, Novjorkio, Usono, en 2008
- prezento ruslingva de la kanto "La Nuboj" fare de li en 1986
- prezento ruslingva de la kanto "La Nuboj" duvoĉe fare de Ĵormart kaj Nataŝa
- prezento esperantlingva de la kanto "La Nuboj" duvoĉe fare de Ĵormart kaj Nataŝa