Vadodara

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Vadodara, (en loka lingvo વડોદરા) estas milionurbo, ankaŭ universitata urbo en subŝtato Guĝarato en federacia ŝtato Barato. La urbo estas konata ankaŭ, kiel "urbo de kulturo". La historia loknomo estis ĝis 1974 Baroda (બરોડા).

Vadodara
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 390001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 065 771  (2011) [+]
Loĝdenso 8 791 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 18′ N, 73° 12′ O (mapo)22.373.2Koordinatoj: 22° 18′ N, 73° 12′ O (mapo) [+]
Alto 129 m [+]
Areo 235 km² (23 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Vadodara (Guĝarato)
Vadodara (Guĝarato)
DEC
Vadodara
Vadodara
Situo de Vadodara
Vadodara (Barato)
Vadodara (Barato)
DEC
Vadodara
Vadodara
Situo de Vadodara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vadodara [+]
vdr
la impresa palaco Lakŝmi Vilas en Vadodara
pordego Mandvi
Universitato de Vadodara
la flughaveno de Vadodara

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vadodara situas sur ebenaĵo laŭ rivero, kiu dum musono ofte inundas, poste ofte sekiĝas. Ahmadabado troviĝas je 110, Mumbajo je 358, Nov-Delhio je 1 039 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la loko de komercistoj devenis en 812 antaŭ Kristo. Poste precipe hinduoj vivis tie. Dum dominado de britoj Baroda restis princlando ĝis la sendependiĝo. En 1907 la unua fabriko ekfunkciis. Precipe en la 1960-aj jaroj Vadodara industriiĝis, nuntempe eĉ borso funkcias tie. En 2001 tertremo okazis.

Trafiko redakti

Tra Vadodara fervojo Mumbajo-Nov-Delhio trairas de 1831. Ĉefvojaj kontaktoj estas al Ahmadabado kaj Mumbajo. Tial Vadodara estas konata, kiel "Enirejo al la Ora Kvarangulo". La urbo havas flughavenon.

Klimato redakti

Vadodara havas tropikan klimaton kun 3 sezonoj: vintro, musono kaj somero. En januaro kelkfoje eĉ frostas. Inter novembro kaj februaro la temperaturo estas nokte 15 °C, tage ne pli ol 30 °C. Inter marto kaj julio tio estas 23 °C - 36 °C. Jare pluvas po 860 mm. Escepte la musonon la vetero estas tre seka.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurbo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti