La Vaijanta pego, Vaijanta verdpegoAtlasa verdpego (Picus vaillantii) estas granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Pegoj, kiu estas disvastigita en la tri landoj de Magrebo tio estas Maroko, Alĝerio kaj Tunizio en nordokcidenta Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vaijanta pego
Vaijanta pego
Vaijanta pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picus
Specio: P. vaillantii
Picus vaillantii
(Malherbe, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Huevo de Picus vaillantii

La Vaijanta pego reproduktiĝas en montaraj arbaroj ĝis la arbolimo ĉirkaŭ 2000m super marnivelo en la montaro de Atlasoj. La nesto estas arbotruo, kie la ino demetas 4-8 brilblankajn ovojnsur lignosplitoj.

Aspekto redakti

La Vaijanta pego estas 30-33 cm longa kun enverguro de 45-51 cm. Ĝi estas tre simila al la specio de Eŭropo Verda pego, ĉefe ĉe inoj de la raso de la Iberia duoninsulo nome P. viridis sharpei.

La Vaijanta pego estas malhelverda supre kaj flavverda sube, kun skarlata nuko. La nigra mustaĉbrido havas palan bordon supre. La pugo estas tre flava kaj en flugiloj estas parto striita nigroblanka. La beko kaj kruroj estas ardezgrizaj, sed tiu montras pli flavecan suban makzelon.

Ambau seksoj estas similaj escepte ke la masklo havas skarlatajn ne nur la nukon, sed ankaŭ la kronon, dum la krono de la ino estas griza. Kiel ĉe P. viridis sharpei, al ambaŭ seksoj mankas nigro en brido kaj en masko ĉirkaŭokula, kion montras plej parto de la formoj de la Verda Pego.

Subspecioj redakti

Ne estas agnoskataj subspecioj ( monotipa ) (foje tiu taksono estis konsiderata subspecio de la Verda pego de kelkaj fakuloj).

Kutimoj redakti

Tiu palearktisa specio manĝas insektojn kiujn kaptas per rapida pafo de sia longa lango, kaj algluas al tiesp into per glueca salivo. Kvankam temas pri granda kaj peza birdo, ĝi havas facilan kaj ondecan flugon. La voĉo estas laŭta kvazaŭ rido, plu, plu, plu, simila al tiu de la Verda pego.

La Vaijanta pego ricevis la nomon honore la francan esploriston, kolektiston kaj ornitologon, François Le Vaillant.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti