Valéria Szervánszky

Valéria Szervánszky [servAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szervánszky Valéria estas hungara-brita klasika pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis Jenő Szervánszky.

Valéria Szervánszky
Persona informo
Naskonomo Szervánszky Valéria
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1947(nun 1947-10-01)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Valéria Szervánszky [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Valéria Szervánszky studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Pál Kadosa kaj György Kurtág. En 1973 ŝi aliĝis al la prestiĝa klaso de de:Hans Leygraf en Hannover. Hejmenveninta ŝi estis asistanto de Pál Kadosa en la altlernejo, krome ŝi helpis instrui la talentajn geinfanojn al Miklósné Máthé, fine ŝi helpis instrui al Miklós Perényi. En la altlernejo ŝi konatiĝis kun en:Ronald Cavaye, baldaŭ ili geedziĝis. Inter 1979 kaj 1986 ili instruis pianludon en muzikakademio en Tokio, poste en Londono. Krom la instruado la geedza paro faris koncertojn duope. Intertempe en 1981 ŝi naskis filinon, kiu iĝis violonĉelisto. En 1986 la familio translokiĝis al Londono, kie Szervánszky instruis en Purcell Lernejo, sed plurajn fojojn ŝi revojaĝis al Tokio por fari kursojn. Ŝi instruis ankaŭ en la Internacia Bartók Festivalo en Hungario, en brita Kodály Akademio, en Avignon kaj en aliaj lokoj. Valéria Szervánszky ludas en piano de Steinway & Sons.

Iliaj kontribuoj redakti

Valéria Szervánszky kaj Ronald Cavaye skribis gvidlibron por instruistoj kaj studentoj eldonita en Japanio.

Fontoj redakti

Referencoj redakti