Val-de-Travers (distrikto)
La distrikto Val-de-Travers estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo, Svislando kun ĉefloko Môtiers en la komunumo Val-de-Travers.
Distrikto Val-de-Travers | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Ĉefloko | Môtiers (komunumo Val-de-Travers) |
Koordinatoj | 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11932 (2010-12-31) |
Areo | 166,47 km² |
Loĝantardenseco | 71,7 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2406 |
Geografio redakti
La distrikta areo konsistas el la valo de Travers, kiun trafluas Areuse, el Vallon des Verrières kaj la ĉirkaŭsituantaj montoj de la Ĵurasa Montaro.
Komunumoj de la distrikto Val-de-Travers redakti
La distrikto Val-de-Travers konsistas (stato en 2010) el 3 komunumoj, el kiuj Val-de-Travers estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
La Côte-aux-Fées | 453 | 12.85 | 6504 | |
Les Verrières | 667 | 28.68 | 6511 | |
Val-de-Travers | 10812 | 124.91 | 6512 | |
Totale | 3 | 11932 | 167,47 | 0211 |
Historio redakti
La Valregiono estas konata precipe pro la tiea absintaĵo-produktado, kiu estis malpermesita inter 1910-2005 kaj okazis nur neleĝe. Gravaj industriaj branĉoj de Val-de-Travers estas la ĉokolado- kaj horloĝoproduktado. De 1712 ĝis 1986 okazis tie asfaltominado, pri kiu nun ekzistas muzea ekzspozicio.
Origine la distirkto konsistis el la 11 komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, La Côte-aux-Fées, Les Bayards, Les Verrières, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La 3-a de aprilo 2007 la komunumaj parlamentoj de la tuta distrikto Val-de-Travers unuanimie akceptis kunigon de ĉiuj 11 komunumoj de la distrikto. Ĉar la civitanoj de Les Verrières kaj de La Côte-aux-Fées en balotoj kontraŭstaris tamen la kunigan projekton, ĝi unue ne povis realiĝi. Poste estis de la ceteraj komunumoj decidita la kunigo de la restantaj 9 komunumoj, kio realiĝis la 1-an de januaro 2009. Les Verrières kaj La Côte-aŭ-Fées restis memstaraj.
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Val-de-Travers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)