Valašská Polanka

Valašská Polanka estas vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Vsetín. La vilaĝo estas dismetita en valo de rivereto Senice, proksimume 10 km sude de urbo Vsetín. Okcidenta parto de la katastro sur la maldekstra bordo de Senice estas sur montarpiedo de Vizovické vrchy, la dekstra bordo estas parto de Javorníky. En Valašská Polanka vivas 1 478 loĝantoj (2023).

Valašská Polanka
germane Wallachisch Polanka
municipo
Preĝejo de sankta Johano la Baptisto en Valašská Polanka
Blazono
Oficiala nomo: Valašská Polanka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovická vrchovina
Naturmemorindaĵo Čertovy skály
Rivero Senice
Situo Valašská Polanka
 - alteco 388 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 46″ N 17° 59′ 49″ O / 49.26278 °N, 17.99694 °O / 49.26278; 17.99694 (mapo)
Areo 12,36 km² (1 236 ha)
Loĝantaro 1 478 (2023)
Denseco 119,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1361
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 11
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544990
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valašská Polanka
Retpaĝo: www.valasskapolanka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Polanka erstas malnovepoka vilaĝo, kies historio falas en duonon de la 14-a jarcento. La unua skribmencio estas pri ĝi en dokumento de papa kurio el la jaro 1361, laŭ kiu ĝi apartenis al monaĥejo en Vizovice. Post pereo de la vizovica monaĥejo Polanka kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj fariĝas posedaĵo de sanktula superularo en vizovica sinjorujo, kies posedantoj en la 16-a jarcento ofte alternis. Dum turka-tataraj invadoj en 1663, al kiuj evitis eĉ ne Polanka, pereis proksimume 100 homoj kaj estis forbruligitaj 22 domoj.

La 28-an de aprilo 1780 traveturis tra Polanka imperiestro Jozefo la 2-a, kiu malantaŭ la vilaĝo pro inunditaj rojoj devis flankenigi ĝis Seninka kaj de tie tra Rokytnice li alveturis por tranokti en kastelon en Vsetín. En la momento de lia alveturo, proksimume je la 9-a vespere, enĵetis en kaleŝon de la imperiestro Jan Aron Bubela, loka teksisto kaj libropresisto, postulon de 25 valaĥiaj vilaĝoj pri religia libereco. La imperiestro akceptis la postulon afable kaj promesis al la donintoj sian ŝirmon. La peticio fariĝis unu el impulsoj al eldono de tolerema patento (1781), per kiu estis al subuloj permesite konfesi evangelian kredon. Tiu ĉi evento estas en Vsetín ĉiujare rememorigata per kulture-socia agado nomata Valaĥia brilado.

En marto de 1929 estis ofice aprobita ŝanĝo de la nomo de vilaĝo Polanka, kiu ekde tiu tempo portas nomon Valašská Polanka.