Valaam (en rusa: Валаам aŭ Валаамский архипелаг, konata laŭ la finna nomo Valamo) estas insularo en mezparto de norda Ladogo en Respubliko Karelio, Rusio. Ĝis Vintra milito Valaam apartenis al Finnlando. Tiam ĝi apartenis al Kampara komunumo de Sortavala. La plej granda insulo estas Valaam, kies areo estas 28,45 km². Ĝi estas konata pri bela naturo. Tie estas monaĥejo. Postmilite la finnaj monaĥoj estis translokigitaj al Heinävesi, kie estis fondita Monaĥejo de nova Valamo. La monaĥejo en insulo Valaam finis sian agon sed komencis agi denove en 1989.