Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valladolid

Valladolid [Baljadolid] estas municipo kaj urbo, situanta en la nordokcidenta parto de la ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco Valadolido kaj sidejo de la Parlamento kaj Registaro de la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono.

Valadolido
hispane Valladolid
urbo
Fotomontaĵo
Valadolido
Oficiala nomo: Valladolid
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco Provinco de Valadolido
Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono
Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua
Rivero Pisuergo
Situo Valadolido
 - alteco 698 m s. m.
 - koordinatoj 41° 38′ 00″ N 04° 43′ 00″ U / 41.63333 °N, 4.71667 °U / 41.63333; -4.71667 (mapo)
Areo 197,91 km² (19 791 ha)
Loĝantaro 316 564 (2007)
Denseco 1 599,54 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47001-47016
Telefona antaŭkodo 983
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Valladolid
Retpaĝo: www.ava.es
Map

Ĝi havas, laŭ datumoj de INE de 2014, 306.830 loĝantojn, kaj situas en la 13a municipo pli enloĝata de Hispanio, kaj la unua (1ª) en la tuta hispana nordokcidento. La tuta metropolita areo kun 23 municipoj situas la 23a en Hispanio kun 414.281 loĝantoj (INE 2013). Ĝi havas areon de rekta soci-ekonomia influo de pli ol 700.000 personoj.

Spite ke ekzistis praloĝantoj dum la Paleolitika periodo, kaj restaĵoj de vakceoj (praloĝantoj), kaj romiaj, Valadolido ne havis stabilajn loĝantojn ĝis la resetliĝo de la valo Doŭro, kiam la reĝo Alfonso la 6-a donacis siajn posedaĵojn al sia kunlaboranto Pedro Ansurez, en 1072.

Dum la mezepoko estis sidejo de la parlamento de Kastilio kun foruoj kaj reĝa Ĉarto kaj aliaj instancoj kiel Iglesia Colegial, konvertita en Katedralo de Valadolido en 1595, Universitato, Reĝa Tribunalo kaj Kancelierejo.

Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) uzis ĝin kiel politikan ĉefurbon kaj pli poste, de 1601 ĝis 1606 ĝi estis la ĉefurbo de la Hispana Imperio. En 1606 oni translokigis la ĉefurbon al Madrido. De tiam la urbo perdis povon ĝis la alveno de la fervojo en la 19a jarcento, kiam aperis la unuaj siderurgiaj laborejoj. Tiam oni kreis la Banko-n Valladolid. En 1856 oni fondis la ĵurnalon El Norte de Castilla, unu el la plej antikva de la tuta hispana ĵurnalaro. Post la Hispana Enlanda Milito, la urbo multe ŝanĝiĝis pro la instalo de la aŭtomovila industrio kaj aliaj sektoroj.

En Valadolido Fernando la 3a estis proklamita reĝo de Kastilio kaj la Katolikaj Gereĝoj geedziĝis. Naskiĝis Henriko la 4-a (Kastilio), Filipo la 2-a (Hispanio), Filipo la 4-a (Hispanio) kaj Anna de Aŭstrio, nome reĝino de Francio, Magallanes subskribis kapitulaciojn por rondnavigi la Teron, kaj Kristoforo Kolumbo mortis. En ĉi tiu kastilia urbo Cervantes finis sian faman verkon Don Kiĥoto.

Ĝi konservas en sia antikva kvartalo historiajn palacojn, nobelajn domojn, preĝejojn, placojn, aleojn, parkojn kaj krome belajn muzeojn, el kiuj la plej elstara estas la Muzeo de skulptarto, Nuntemparta Muzeo, Patio Herreriano, Orienta Muzeo, domo José Zorrilla y Moral Muzeo, kaj Domo de Cervantes.

La plej elstaraj aktivaĵoj de la jaro estas la Sankta Semajno en Valadolido, la Internacia Kin-festivalo, Internacia turisma foiro, Pingüinos, nacia konkurso pri Tapas kaj Teatra Surstrata Festivalo (TAC).

Ĝia posicio kaj ĝiaj grandaj retoj de aŭtovojoj, Grandrapida trajno (AVE), flughaveno kaj ĝia loĝistika interkonektilo kun la Transeŭropa transporta reto, helpos por la industria bazo de Kastilio kaj Leono.

Kromnomoj, Toponimio redakti

Valadolido redakti

Pri la deveno de la nomo ekzistas kelkaj teorioj. Inter ili oni povus nomi la jenajn: Balad al-Walid, kun araba deveno, kiu signifas "Vilaĝo de Walid" "[1] ; alia nomo estas Vallis olivetum, t.e. "Valo de Oliv-arboj" ne tre kredinda pro la vintraj nebuloj kaj la malaltaj temperaturoj en la regiono; alia nomo kun kelta origino estas Wallis Tolitum, kiu rilatas al la akvo de la du riveroj kiuj trairas la urbon, nome Pisuergo kaj Esgueva kaj signifas "Valo de akvoj", kaj ankaŭ Valle del sol, t.e. "Valo de la suno". Dum la Mezepoko oni nomis ĝin "Vallisoletum". [2]

Pucela redakti

 
Johana de Arko, la Pucelle, inspiris la legendon por la apero de la termino Pucela.

La esprimo Pucela estas ankaŭ populara nomo de la urbo. Oni diras ke en la 15a jarcento [3] kavaliroj de la urbo vojaĝis en Francion por batali favore al Johana de Arko kontraŭ la angloj. Johana de Arko estis konata kiel la Pucelle de Orleano. Kaj en la Kastilia lingvo la nomo estas tre simila, Pucela. Finiĝinte la militon la kavaliroj revenis hejmen kaj rakontis la historiojn kiuj okazis kun La Pucelle. Sed ne ekzistas eĉ unu simpla dokumento, nek en Valadolido nek en Francio pri la partopreno en la bataloj de tiuj ĉi kavaliroj. Spite tion la nomo enradikiĝis en la loĝantoj de la urbo.

Alia historiisto, nome Joaquín Díaz, diras ke ĝi devenas de puzolana (puteoli en la romia imperio) nome cemento el Italio disvendita en la urbo kaj en la proksimaj regionoj. Do, al tiuj kiu liveris la cementon, oni nomis pucelanoj. [4][5]

Pintia redakti

Laste, la nomo Pincia, kies origino estas pli klera. Dum la Renesanco oni pensis ke Valadolido kaj Pincia estis la sama urbo, sed poste oni malkovris ke ne estis rilatoj inte ili. Inter Valjadolido kaj Peñafiel, en la vilaĝeto Padilla de Duero, troviĝas restaĵoj de keltavakcea urbo Pintia. Spite tion, la nomo plaĉis al la kleruloj tiutempa kaj adoptis ĝin kiel trian nomon.

Historio redakti

Fondado redakti

Estas spuroj de la Paleolitikoj, ĉefe de la Aŝela kulturo (achelense), trovitaj en la terasoj de la rivero Pisuerga en Canterac, (parko en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo). Sed oni ne povas diri ke ĝi havis loĝantojn stabilajn antaŭ la Mezepoko, kiam aperis la nuna nomo. Jam aperas setlejoj antaŭ la romia konkero inter ili de vakceoj, tre kulturita popolo kaj aliaj popoloj keltaj kiuj venis el la nordo de Eŭropo. La plej ĉefa urbo estis Pincia (Pintia-vakceoj) nuntempe en la vilaĝeto Padilla de Duero.

Dum multaj jaroj oni pensis ke Valadolido estis la antikva Pincia, ĝis kiam la arkeologiaj elfosadoj malkovris la veran lokon de la vakcea urbo. En la centro de la urbo aperis restaĵoj de la romia epoko, kaj en la ĉirkaŭaĵoj proksime al Monaĥejo Nia Sinjorino el Prado oni malkovris, en la 1950-aj jaroj, mozaikon de la 4a jarcento kiu nun staras en la duoncirklo de la Parlamento de Kastilio kaj Leono. [6]

Reloĝado kaj ekspansio redakti

La urbo estis liberigita de la islamana regado en la 10a jarcento, kiam Alfonso la 3-a (Asturio) plifortigis la landlimon de sia regno Reĝlando Asturio ĝis la rivero Doŭro kaj la urbo fariĝis parto de la Graflando Kastilio. En la 11-a jarcento dum la reloĝado de la Meseta (Altebenaĵo), la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio komisiis al la grafo Pedro Ansúrez kaj lia edzino Eylo Alfonso la reloĝadon kaj ekspansion de la primitiva agrara kerno kiu jam ekzistis.

 
Monumento al la grafo Pedro Ansúrez, uno el la nobelo pli proksima al la reĝo Alfonso la 6-a, kiu estis la unua senjoro de Valladolid.

Alfonso la 6-a (Kastilio) donacis la urbon al la grafo en 1072, kaj de tiam la loĝantaro multe kreskis. La grafo konstruigis palacon por si kaj sian edzinon, S-ino. Eylo, kiu ne ekzistas nun. Ankaŭ li konstruigis la preĝejojn Colegiata Santa Maria kaj La Antigua. En la jaro 1208, la reĝo Alfonso la 8-a (Kastilio) nomumis ĝin urbo de la reĝoj kaj en 1255 Alfonso la 10-a (Kastilio) donis al ĝi la Reĝan Foruon.

 
La pentraĵo Maria de Molina prezentas sian filon Fernando la 4-a en la Kortego de Valadolido, kiu sin trovas en la Salono de Sesioj de la Parlamento de Deputitoj, reprezentas la momenton de la regentado kiu Maria de Molina devis alfronti en Valadolido, pro la sinsekvaj ne plen-aĝeco de sia filo Fernando 4-a kaj nepo Alfonso 11-a. Post sia morto ŝi lasis la regentadon de la juna Alfonso la 11-a en manoj de la konsilantaro de la Urbo.

Post la morto de la reĝo Henriko la 1-a de Kastilio, kiu naskiĝis en Valadolido, lia nevo Ferdinando la 3-a (Kastilio), (la sanktulo) estis proklamita, en la granda placo, reĝon de Kastilio. Dum la 12a kaj 13a jarcentoj la urbo multe kreskis, pro la foiroj kaj komercaj privilegioj donitaj de la reĝoj Alfonso la 8-a (Kastilio) kaj Alfonso la 10-a (Kastilio) la saĝulo. Dum tiuj jaroj la urbo estis, multfoje, uzita kiel reĝa restadejo kaj sidejo de la Parlamento. La reĝino Maria de Molina [7] konstruigis sian palacon ĉirkaŭ la jaro 1300. En la jaro 1340 la papo Klemento la 6-a donis la buleon kiu permesis ŝanĝi la nomon de Propraj Studioj al Ĝeneralaj StudiojUniversitato.

En la jaro 1469 la Katolikaj Gereĝoj, Izabela la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2a de Aragono geedziĝis kaŝe. En la jaro 1481 Valadolido jam havis presejon kaj la vivo en la universitato estis tre vigla. Oni kreis du studentajn lernejojn, Sankta Kruco kaj Sankta Gregorio kiuj estis la fontoj de la modernaj burokratismoj.

16a-18a jarcentoj redakti

En 1489 en Valadolido oni starigis definitive la tribunalon de justico (Kancelierejo) kaj en 1500 la tribunalon de la inkvizicio por juĝi la herezajn aktojn, kiuj originis la okazigon de la Aŭtodafeoj. En 1506 mortis Kristoforo Kolumbo kiu estis entombigita en la jam malaperinta Monaĥejo Sankta Francisko. Alia naviganto Magallanes subskribis en Valadolido, la 22an de marto de 1518, la kapitulaciojn kun la reĝo Karolo la 1-a por navigi okcidenten ĝis Barato ( Hindio.)

En 1518 La Parlamento de Kastilio kunvenis en Valadolido kaj ĵuris kiel reĝo al Karlo la 1-a (Hispanio). Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio la rivelantojn oni venkis en Tordesillas (Villalar de los Comuneros). La imperiestro pardonis ilin escepte la kapitanojn kaj Valadolido konvertiĝis en la ĉefurbo de la Hispana Imperio.

La urbo iĝis tre grava en la politika, jura kaj financa aspekto. En la jaro 1527 naskiĝis la onta reĝo Filipo la 2-a (Hispanio). La fama polemika diskutado de Valadolido okazis en 1550 kaj 1551 en la lerneĵo Sankta Gregorio kaj alfrontis du antagonismajn pensmanierojn, rilate la konkeron de Ameriko reprezentita de Bartolomé de las Casas kaj Juan Ginés de Sepúlveda. Tiu debato estas konsiderata, hodiaŭ, pionira kaj vitala kontribuo en la historio de la starigo de la homaj rajtoj. Ĝiaj rezultoj estis novaj ordonoj kiuj regulis la konkerojn, kaj la kreado de la defendanto de la indiĝenoj. En 1559 oni celebris la aŭtodafeojn de majo kaj oktobro, tre famaj pro ĝia rigoreco. En 1561 la urbo suferis forbruladon, post kiu Filipo la 2-a (Hispanio) sin devigis rekonstruigi la urbon kronstruante la unuan grandan placon regula en Hispanio. Ĉi tiu reĝo donacis al sia naska urbo la titolon de Ciudad (urbo) en la jaro 1596.

 
En 1527 naskiĝis en Valadolido la futura reĝo Filipo la 2-a.

Johano de la Kruco kaj Tereza el Avilo koincidis en Valadolido kiam Tereza alvenis tien ĉi por fondi en 1568 la unuan monaĥinejon de la reformo de la Ordeno de Karmelanoj, en kiu ŝi loĝis dumtempe. Fray Luis de León estis enkarcerigita en 1572 fare de la Sankta Ofico de la urbo, por kunfronti la inkvizician procezon por diskuti la tradician komprenigon de la teologio

La plej eminentaj lignoskulptistoj de la Renesanco hispana, nome Alonso Berruguete, Juan de Juni kaj Gaspar Becerra starigis siajn atelierojn en Valadolido

En 1601 pro influo de la Duko de Lermo , favorito de la reĝo Filipo la 3-a oni translokigis, alifoje, la kortegon al Valadolido, kaj denove iris reen al Madrido en 1606. Dum tiuj 5 jaroj naskiĝis la onta reĝo Filipo la 4-a, (mulfoje pentrita de Velazquez) kaj lia fratino Anna de Aŭstrio , kiu konvertiĝos en reĝino de Francio kaj patrino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ; la reĝo suno. En tiuj jaro venis en diplomata misio Petro Paŭlo Rubens kaj Miguel de Cervantes publikigis la unuan eldonon de Don Kiĥoto en 1604. Aliaj elstaraj artistoj loĝis tiam en la urbo kiel Quevedo kaj Góngora (verkistoj) kaj Gregorio Fernández, (lignoskulptisto).

Dum la milito de hispana sukcedo la urbo apogis la burbonan heredanton Filipo la 5-a (Hispanio). En la dua duono de la18-a jarcento la Ilustrado aperis en Valadolido sen tro da forto. Oni kreas ĝardenojn, Las Moreras, oni kuraĝigas la saneadon de la urbo, oni ŝtonpavimis la stratojn kaj oni pruvis organizi ties purigadon. Aperas la seminario Diario Pinciano, en 1787.kaj oni kreas la Reĝan Akademion de Geografio kaj Historio de la Kavaliroj, La Reĝan Akademion de Beletroj de la Senpeka Koncipiteco, en 1779 kaj la Reĝan Societon pri Ekonomio de Amikoj de la Lando en 1783. La loka ekonomio kaj tiu de la Meseta (ebenaĵo) profitos la konstruadon de la Kastilia Kanalo la plej grava projekto de la civila inĝenierio de la ilustrita Hispanio, kiu estis iniciado de Markiso de la Ensenada, sekretario de la reĝo Fernando la 6-a kaj kies suda branĉo finas en Valadolido. En 1746 la urba franciskano Pedro Regalado estis kanonizita.

19-a jarcento redakti

La milito de la sendependiĝo redakti

 
La blazonŝildo de José I, kun la aglo de la familio Bonaparte, kiu staras sur la pordo de la preĝejo de la monaĥejo Sankta Benedikto la Reĝa, estas atestilo de la franca okupado de la urbo. Napoleono loĝis en la Reĝa Palaco de Valadolido en januaro de 1809 kaj kie li pretigis kaj el kie li eliris al siaj centroeŭropaj militoj.

Valadolido, pro sia geografia situo en la akso Parizo-Madrido-Lisbono, estis la elektita urbo por loĝigi la francajn trupojn en ties alveno al Hispanio, Dum la restado de la trupoj francaj okazis kelkaj kvereloj en la urbo inter najbaroj kaj soldatoj, spite la alvokoj de la aŭtoritatuloj de ambaŭ flankoj al la trankvileco.

Post la sciigo de la insurekcio de Aranjuez, la urbo ankaŭ ribeliĝis la 24-an de marto dum kelkaj tagoj, kaj la 31-an de mayo de 1808 la popolo amasiĝis en la stratoj kaj placoj kriante “Vivu la reĝo Fernando la 7-a” kaj proponis la liveron de armiloj, la elektadon de militĉefo kaj la proklamon de la reĝo. La insurekcio vekigis la maltrankvilecon de la marŝalo Bessieres. La francaj militistoj pretigis la batalon en Cabezón, okazinta la 12-an de julio kun la absoluta malvenko de la hispana armeo gvidata de García de la Cuesta.

La generalo Joaquín Blake partoprenis en multaj bataloj. La 14-an de julio li estis venkita kune kun generalo Cuesta en la batalo de Medina de Rioseco. [8] Ĉi tiu generalo, irland-devena, kiu estis prezidento de la Konsilantaro de la Regno de Hispanio kaj Indioj (Ameriko) de 1810-1811, kaj Prezidento de la Stabo, mortis en Valjadolido en 1827.

La urbon liberigis la armeo de Duko de Wellington en julio de 1812. kaj Evaristo Pérez de Castro diputito de la urbo estis la unua sekretario de la Parlamento de Kadizo kaj havis grandan kaj aktivan rolon en la proklamado de la nacia suvereneco.

Alieneblaj havaĵoj, fervojo kaj progreso redakti

Post 1830 kun la nomata alienado de Mendizábal kaj la organizado en provincoj de la hispana teritorio, la komerco kaj la administracio revigliĝas. Kiam Mendizabal transdonas la grandegajn jardenojn kaj hortojn de la monaĥejoj kaj ties konstruaĵoj, oni profitas la momenton por krei novajn stratojn kaj krei publikajn servojn en la novaj konstruaĵoj.

Kun la disvolvo de la financa sistemo, aperis la unuaj kreditaj kompanioj, kaj en 1855 oni kreas la bankon Valladolid. En 1856 oni kreas la ĵurnalon El Norte de Castilla [9] (La Nordo de Kastilio) unu el la plej antikvaj de la ĵurnalaroj hispanaj, rezulto de la kunfandiĝo de du aliaj ĵurnaloj.

La alveno de la fervojo en 1860 kaj alia linio de fervojo duaranga en 1884 estis granda elano kaj indikas la direkton de la kresko de la urbo. Ĉio tio danke al la bona administrado de bonega urbestro kiel Miguel Iscar.

La 22an de oktobro 1887 oni inaŭguris la publikan elektran lumigon. Dum la nokto oni lumigis la Teatron Zorrilla , kaj aliajn gravajn konstruaĵojn, kiel kelkajn kafejojn kaj privatajn domojn. La nomo de la kompanio estis “La Electra” (La Elektro). Claudio Moyano, Germán Gamazo kaj José Muro estis gravaj politikistoj en Hispanio en ĉi tiu jarcento.

20-a jarcento redakti

La urbo etendiĝas kaj kreskas en la alia flanko de la fervojo en la kvartalo nomata Las Delicias. La advokato kaj politikisto Valadolida Santiago_Alba laboros kiel ministro en malsamaj registaroj inter 1906 kaj 1923 kaj estos Prezidanto de la Parlamento dum la Dua Hispana Respubliko. La urbo vivis la propan nestabilecon de la hispana politiko dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento kaj ĝojigis la restarigon de la Dua Hispana Respubliko en 1931. La 4-an de marto de 1934 la partio Hispana Falango (de Primo de Rivera) kaj JONS (movado fondita de la valadolidano Onesimo Redondo kunfandiĝis en akto okazinta en la teatro Calderon de la urbo.

 
Sabate vespere 18an de julio de 1936 kolumno de Gvardianoj de Asalto okupis la sidejon de la Poŝto (en la imago), la radiostacion de Radio Valladolid, la CNT-on, la Urbodomon de la urbo, kaj pli poste la Stabejon de la Regiona Ĉef-Generalo de la 7-a Militara Regiono. Kun grava apogo de falangistoj kaj de Monarkiistoj, kontrolis tuj rapide la provincon, kaj tuj poste organizis kolumnon kiu marŝis sur Madrido tra la montaroj de Gvadaramo kaj de Navacerado.

Post la Puĉo de la 18 de julio de 1936, kio okazigis la militon (Hispana Enlanda Milito) la urbo restas en la tiel nomata nacia flanko, kaj konsiderata unu el la 12 lokoj de la Militleviĝo. La generalo Saliquet prenis la povon de la Stabejo de la Regiono kaj sekve de la 7-a milit-regiono, anstataŭante al la generalo Nicolás Molero Lobo. Post tio estis granda timo al la subpremo kaj al la bombado de la respublikana aerarmeo., fakte, Valadolido estis la sesa urbo pli bombadita. [10] . La plej grava atako okazis la 25-an de januaro de 1938 kiam la urbo estis viktimo de bombado fare de la respublika aerarmeo, kiu mortigis 14 personojn kaj vundis 70. La urbo restis en la flanko de la ribeligita armeo ĝis la fino de la milito en 1939. Post la humiligitaj unuaj jaroj de la postmilito, ekde 1950 Valadolido spertis grandan ŝanĝon, pro la starigo de la aŭtomobilaj industrioj Renault kaj aliaj sektoroj (Endasa, Michelin ktp).

La akcepto de kampara amaselmigrado originas gravan demografian kaj urban kreskon, kio okazigis la starigon de urboplanismo, Sekve de tio oni perdas grandan parton de la urba heredaĵo en la antikva centro de la urbo: antikvaj konstruaĵoj, monaĥejoj, klostroj, eĉ dekoj da palacoj renesancaj estis detruitaj por konstrui altajn blokojn de loĝeĵoj kiuj rompas la arkitekturan armonion de la urbo.

De post la jardeko de 1970, la sociaj konfliktoj en Valadolido plu plialtiĝis pro la ĉiam pli kaj pli aktivado de la studentaj movadoj kaj ĉefe de la laboristoj de la aŭtomobila industrio. Laboristoj de Renault (FASA) iniciatis senlaborajn tagojn kun la helpo de laboristaj asocioj de la urbo. La 20-an de januaro de 1975 estis juĝitaj kaj kondamnitaj en Madrido sep Valjadolidaj studentoj pro nelica asociado. La respondo al la kondamno estis tri tagojn poste, reprezentantoj de ĉiuj Lernejoj kaj Fakultatoj okazigis enfermitecon en la Provinca Hospitalo de Valadolido kiu finis kun ties elpeligo kaj aresto fare de la polico. Manifestadoj fronte al la rektorejo kaj plendoj kontraŭ la rektoro de la Universitato, okazigis fulman respondon de la ministerio pri Edukado kiuj dekretis la fermon de la fakultatoj kaj finfine la 8-an de februaro oni ordonis fermi la Universitaton.

 
La Kúpula del Milenio (Kupolo de la Jar-milo) iluminita dum la nokto, estas konstruaĵo klare inspirita per la nuntempaj arkitektonikaj tendencoj de la 21-a jarcento.

Valadolido plu kreskas kun la alveno de la demokratio al Hispanio. En la unuaj municipaj demokrataj balotadoj (1979) la Hispana Laborista Socialista Partio gajnas la urbo-domon. kaj en la jaro 1995 la dekstra partio Partido Popular anstataŭas la socialiston. Denove en la jaro 2015 la kandidato de la socialista partio estas la nova urbestro kun la helpo de aliaj nova partioj, Valladolid Toma la Palabra ( Valadolido havas la Vorton) kaj Si se Puede Valladolido (Jes, oni povas Valjadolido). La urbo konvertiĝas en la sidejo de la registaro kaj de la Kortego de Kastilio_kaj_Leono, en nova sidejo inaŭgurita en la jaro 2007. Antaŭe estis en kastelo for de la urbo. Kiel signifoplena urbo en la evoluo de la kastilia lingvo oni celebris inter la 16-a kaj 19-a de oktobro de 2001 en la teatro Calderón la Internacian Kongreson de la Hispana Lingvo, forumo por pripensi pri la hispana lingvo, kaj kies prezidantoj estis la Gereĝoj de Hispanio. Johano Karlo kaj Sofia de Grekio.

 
Sidejo de la Parlamento de Kastilio kaj Leono.

Elstaraj personoj dum ĉi tiu periodo ligitaj al la urbo estas la jenaj, Gregorio Peces Barba, diputito de Valjadolido en la Parlamento de Hispanio kiu estis unu el la jura patro de la nuna Konstitucio; José María Aznar prezidanto de la registaro de Hispanio kiu antaŭe estis prezidanto de Kastilio kaj Leono , José Luis Rodríguez Zapatero; kiu naskiĝis en la urbo, ankaŭ prezidanto de la registaro de Hispanio, kaj laste Soraya Sáenz de Santamaría vicprezidanto de la registaro de Hispanio.

Ekonomio redakti

Ekonomia Historio redakti

Post la reloĝigo, kiam la urbo estis libergiita de la araba regado, la urbo ekekspansias, kaj je la fino de la 11-a jarcento jam aperas gildaj kvartaloj. kaj oni organizas foirojn jarajn kun komercistoj el malsamaj lokoj.

En la unuaj jaroj de la 14-a jarcento, allogitaj de la agrikola kaj komerca aktivado kaj pro la apogo de la reĝoj, enmigris en Valadolidon homoj el multaj malsamaj lokoj kaj religioj, kiel kristanoj, judoj kaj Mudeĥaroj En 1359 la urbo havis la rajton fari monon (Monfarejo).

En la 16-a jarcento Valadolido estis la ĉefurbo de la regno, kaj oni starigis ĉiujn administrajn departementojn. Poste de la ŝanĝo de la Kortego al Madrido dum la epoko de Filipo la 3-a, la urbo suferis grandan dekadencon mildigita pro la Ilustrado, kaj perdis popolantaron kaj ekonomian aktivadon.

Valadolido ne multe ŝanĝiĝis ĝis la dua duono de la 19-a jarcento, kiam renaskiĝis kun la helpo de la faruna industrio kaj la disvolvo de la ŝoseoj, kiuj favoris la transporton de la varoj produktitaj kaj importitaj. La ekfunciado de la Kastilia Kanalo (Canal de Castilla) kaj la apero de la unuaj industriaj fokusoj kune kun la apero de la fervojo estis la angula ŝtono por la urba pligrandiĝo. Ankaŭ la financa sistemo disvolviĝis kun la kreado de la unuaj kreditaj societoj kaj en 1857 oni fondis la Bankon de Valadolido.

La grava ekonomia krizo de 1864 ruinigis la Bankon de Valadolido, kaj la popolantaro suferis je malsato. En la lasta triono de la 19-a jarcento, la urbo, ankoraŭ markita de la krizo, marŝas malrapide.

En la jardeko de 1950, la urbo eksperimentis grandan industrian dilvolviĝon, ĉefe en la aŭtomobila industrio kaj ankaŭ en la komerca, kio daŭrigas ĝis nun. Paralele al la granda produktado ekaperas kelkaj etaj entreprenoj, dediĉitaj al la hispana merkato. La merkato estas unu el la grandaj fontoj de la urbo kaj pro tio oni starigas en 1965 la Internacian Fojron por elmontri ĉiujn novaĵojn en la sektoroj.

Ekonomia strukturo redakti

La popularan aŭtomobilon Renaul 4CV oni fabrikis en FASA-Renault en Valadolido. La entrepreno establiĝis en 1951 kaj de tiam konvertiĝis en grava fokuso de la loka kaj regiona ekonomio.

La unua ekonomia sektoro de Valadolido estas la servosektoro kiu donas laboron al pli ol 100.000 personoj, t.e. al 72,7% de la valadolidaj laboristaroj pagantaj al la Sociala asekuro Ankaŭ la 82,5% de la laborlokoj de la urbo temas pri entreprenoj de la Terciara sektoro. La elstara industrio de la urbo temas pri sektoroj rilatantaj al la aktivadoj agrikolaj, metalurgiaj, aŭtomobilaj, kemiaj, de la konstruado, grafikaj artoj, ktp.

La ĉefaj entreprenoj laŭ la ekonomia fakturado en 2013 estas : Renault, Michelin, Iveco, Aquagest, Lauki, Begar, ACOR, Grupo Norte, kaj Queserias Entrepinares.

Socia Bonstato redakti

Instruado redakti

La instruado en Valadolido dependas de la Instrua Konsilantaro de la Registaro de Kastilio kaj Leono, kiu havas kompetentecon en la tuta regiono , kaj en la universitataj niveloj kaj en la neuniversitataj.[11] . Laŭ datumoj de la Konsilantaro mem, oni kalkulas ke en la lernojaro 2005-2006 la neuniversitataj lernantaroj superis 52.000, kiuj havas je sia dispono 141 lerneĵojn, 2.399 studĉambrojn kaj 4.487 profesorojn.

Rilate la universitatan instruadon, Valadolido havas du universitatojn.

 
Universidad de Valladolid; baroka fasado de la historia konstruaĵo de la Universitato, hodiaŭ sidejo de la Fakultato pri Juro. La Universitato de Valadolido estas unu el la unuaj de la mondo. Jam ekzistis en la lasta kvarono de la 13-a jarcento, kaj en la 14-a jarcento estas deklarita, kune kun tiu de Salamanko kaj tiu de Alcalá, kiel unu el la tri elstaraj Universidades Mayores de la Regno. Hodiaŭ estas unu el la centroj plej grava de Supera Instruado de nia lando.

- Universitato de Valadolido,.[12] fondita en la 13-a jarcento, [13] estas unu el la plej antikva de la mondo, estas publika kaj proponas diversajn fakultatojn kaj universitatajn areojn disigitajn tra la tuta urbo. Krome la universitato havas universitatajn areojn en aliaj tri provincoj de Kastilio kaj Leono. Palencia, Soria kaj Segovia.

Nun, la Universitato havas kvar universitatajn areojn en la urbo: Huerta del Rey, Centro, Rio Esgueva kaj Miguel Delibes., disigitaj en siaj 25 fakultatoj kaj aliaj instruejoj kun 2.000 profesoroj kiuj instruas al pli ol 23.800 gelernantoj en 2011.

 
La Palaco Sankta Kruco (1491) estis la dua Universitata Lernejo pli antikva de Hispanio, inaŭgurita en la jaro 1484. Estas unu el la unuaj konstruaĵoj de la hispana renesanco kaj hodiaŭ estas la sidejo de la rektorejo de la Universitato de Valadolido.

Ĝi disponas, krom tiuj 25 lernejo, amason da administrativaj konstruaĵoj, kiel tiu de Palacio Santa Cruz, kie troviĝas la rektorejo, kaj la muzeo de la Universitato (MUVa), La domo de la studento, kie situas la aliaj administrativaj servoj, aŭ la CTI (Teknologia Centro de la Informado), kiu sin trovas en la subteretaĝo de la Unversitata Restadejo Alfonso la 8-a, ĉe la antikva Fakultato de Scienco.

- Eŭropea Universitato Miguel de Cervantes. La UEMC estas universitato privata, kreita lastatempe, kun 1.500 studentoj, dividitaj en tri fakultatojn: Socialaj Sciencoj, Sciencoj de la saneco kaj Supera Politeknika Lernejo, oni instruas 22 oficialajn studobjektojn, kaj ĉeestantaj kaj on line (per la reto).[14] . Lastatempe oni pligrandigis la universitatajn areojn kun novaj konstruadoj kiu duobligas la areon destinitan al la instruado kaj esplorado. Plie oni aldonis Unversitatan klinikon, bibliotekon kaj pozejon por kino kaj televido..

Sano redakti

Valadolido havas pli ol 400 sanigajn ekipaĵojn, inter ili ambulatorioj kaj hospitaloj, publikaj kaj privataj.

La du ĉefaj publikaj hospitaloj dependantaj de SACYL (Sano de Kastilio kaj Leono ) estas la Klinika Universitata Hospitalo de Valadolido, kun 777 litoj kaj la Universitata Hospitalo Rio Hortega, kun 589. Oni konstruigis, en la kvartalo Las Delicias, la novan Rio Hortega kiu malfermis siajn pordojn en januaro de 2009 kaj anstataŭis la malnovan Rio Hortega.

Krom tio, la Valadolida Universitato havas Universitatan Lernejon pri flegistoj kaj Medicinan Fakultaton, en kie oni instruas studojn de Medicino, Logopedio, Nutrado kaj Dietiko. La instruado de Medicino en Valadolido komenciĝis en la 15-a jarcento, kaj la urbo konvertiĝis en la unua medicina fakultato [15] starigita en Hispanio, ankaŭ la urbo posedas la duan plej antikvan Reĝan Akademion pri Medicino de Hispanio. Kunlaboras kun la universitata institucio diversaj centroj de saniga esploro, la IOBA (Instituto de Oftalmologio Aplikata) kreita en 1994; la (IFE) Instittuo de Farmako-epidemiologio , dediĉita al la esploro de sekureco kaj efikoj de medikamentoj en la popolantaro, la ICIME, Instituto de Medicina Scienco, la IBGM (Instituto dei Biologio kaj Molekula Genetiko, kiu kunlaboras kun (CSIC) Supera Konsilio de Scienca Esplorado aŭ la Nacia Centro pri Gripo.

Heredaĵo redakti

Reĝaj lokoj kaj ĉirkaŭaĵoj redakti

Proksime al la rivero Pisuergo, apud tiu kiu estis longatempe la ununura enirejo de la urbo, Puente Mayor; (Majora Ponto) trairante la antikvan judan kvartalon de la urbo, oni vidas serion da placoj kaj stratoj kie abundas antikvaj preĝejoj kaj civilaj noblaj konstruaĵoj. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo situas la Palaco de Grafoj de Benavente en la plazo de la Trinidad, kaj strato Santo Domingo de Guzman kaj ankaŭ la preĝejo San Agustin, rekonvertita hodiaŭ en municipa arĥivo.

 
Plaza de San Pablo, antaŭe nomita Placo "de Palaco". Ĉi tie troviĝas la Palaco de Pimentel, kie naskiĝis Filipo la 2-a de Hispanio en 1527, con ĝia angula fenestro plateresca, la renesanca Palacio de Villena, kaj la Lernejo de Sankta Gregorio, de stilo Katolikaj Gereĝoj, kaj la Reĝa Palaco.

En la placo San Pablo, kerno de la kortega vivo dum la epoko de Filipo la 3-a kaj kiu vidis la naskon de la reĝo Filipo la 2-a, oni vidas la preĝejon San Pablo, kiu montras la faŝadon de Simon de Kolonio, en gotika stilo, kiu similas al ŝtona retablo. Estis scenejo de multnombraj reĝaj ceremonioj, unua entombigo de la infanto Alfonso kaj la reĝo Juan la 2-a de kastilio, aŭ baptejo de la reĝoj Henriko la 4-a, Filipo la 2-a, Filipo la 4-a, kaj Anna de Aŭstrio. Tie ĉi geedziĝis Maksimiliano la 2-a kaj Maria de Aŭstrio aŭ Habsburgo, prenis la kardinalan ĉapelon Hadriano de Utreĥto, kiu estos poste Papo kiel Adriano la 6-a. Ĝi estis preferata loko de multaj episkopoj kiuj poste aktive laboris en la Nova Mondo.

En la placo mem, la Reĝa Palaco, restadejo de la hispanaj reĝoj Karlo la 1-a ; Filipo la 2-a; Filipo la 3-a kaj ankaŭ de Napoleono Bonaparte dum la milito de Hispana Sendependiĝo , suferis multajn strukturajn ŝanĝojn ekde la originala desegno, finigitaj ĉirkaŭ la jaro 1528. En ĉi tiu palaco naskiĝis Filipo la 4-a konstruita de la arkitekto Luis de Vega posedas dekoradon de medalionoj atribuitaj al Esteban Jamete, kaj blazonŝildojn de malsamaj teritorioj apartenantaj al la hispana imperio. En la 18-a jarcento Ventura Rodriguez konstruis la neoklasikan stuparon.

En la angulo kun la strato Angustias, situas la Palaco de Pimentel, loko kie la imperiestrino Isabel naskis Filipon la 2-a. La konstruajo estas el briko kaj havas du elstarajn detalojn el ŝtono: la pordo kun korb-ansa arko kaj la angulo kun angula-fenestro de platereska stilo. La strato Cadenas de San Gregorio entenas kvar sekciojn de la Nacia Muzeo de Skulptaĵo: Colegio San Gregorio, la preĝejo San Benito la Oldulo, la Palaco de Villena y la Palaco Grafo Gondomar. Apude al la Palaco Villena sin trovas la strato Fray Luis de Granada, kie naskiĝis kaj vivis la romantika poeto José Zorilla, kiu entenas la muzeon Domo Muzeo Zorilla. Tre proksime la preĝejo San Martín en kiu elstaras la romanika svelta turo de la 13-a jarcento. En la preĝejo Nia Sinjorino de la Angoro (Angustias) la fasado estas klasika, konstruita en la 17-a jarcento kun monumenta skulptaĵo de Francisco del Rincón.

Fronte al tiu lasta preĝejo sin trovas, inaŭgurita en 1864, la teatro Calderón laŭ projekto de Jerónimo de la Gándara. La fasado estas laŭ la gusto klasika kaj en la interna parto troviĝas la spektaklejo en hufuma formo, laŭ la itala stilo. Ĝi estas dekorita kun pentraĵoj de Augusto Ferri, scen-artisto de la epoko. En la scenejo ekzistas sistemo de sceneja-maŝinaro ŝultada al la itala inĝeniero Egidio Piccoli. En la malantaŭ parto de la teatro troviĝas la Episkopa Palaco, kiu estis propraĵo de Juán de Villasante y Maria de Villarroel, konstruita en la 16-a jarcento. la palaco konvertiĝis en la sidejo de la unua valjadolida ĉefepiskopo, Luis de la Lastra y Cuesta.

La Granda Placo kaj ĉirkaŭaĵoj redakti

La historia nukleo de Valadolido eliras el la Granda Placo post la rekonstruo, pro la forbrulado de 1561, de sep stratoj rekta-linie kun arkadoj.

Urbanizita en la 16-a jarcento, la Granda Placo estas la unua granda placo regula de Hispanio kaj utilis kiel modelo, de la 17-a jarcento, por multaj aliaj en Hispanio kaj Sudameriko En la 19-a jarcento la antikva Placo de la Merkato konvertiĝis en kultura, politika, ekonomia kaj socia centro de la urbo.

En 1908 malfermis siajn pordojn la nuna Urbodomo, palaco kun 4 turoj, plano rektangula kaj interna korto; el la fronto elstaras tribuno kiu subtenas la ĉefan balkonon. Ĉi tiu konstruaĵo estas laboro de Enrique M. Ripullés, inspirita en la projekto de Antonio de Iturralde , sed modifita por imiti la modelojn de la renesanca arkitektuto hispana.

Fronte al la Urbodomo, en la loko kie situis en la 19-a jarcento la Monaĥejo San Francisco, kie mortis Kristoforo Kolumbo., troviĝas la teatro Zorilla. Inaŭgurita en oktobro de 1884 kun la verko Traidor Inconfeso y Martin , ( Perfidulo,Nekonfesinta kaj Martiro), kun la ĉeesto de la propa verkisto kaj la poeto valjadolida Emilio Ferrari.

Transpasante la Placon de la Rinconada, dorse al la Urbodomo, kie oni vidas la Poŝtoficejon, oni aliras al la preĝejo Sankta Benedikto la Reĝa, de la ordeno benediktana, unu el la plej antikva de Valadolido. Starigita sur la malnova Reĝa Alkazaro en gotika stilo, sed la fasado estas post-konstruaĵo, estis dezajno de Rodrigo Gil de Hontañón je la mezo de la 16-a jarcento. Ene elstaras la longa krado de la sama jarcento. Apude de la preĝejo situas la Merkato de Val de la 19-a jarcento.

 
La strato Platería estas perfekta prototipo de la renesanca urbo-planismo de la fino de la 16-a jarcento kaj valida atesto de la epoko. Ĉi tie naskiĝis en 1390 San Pedro Regalado, sankta patrono de Valadolido, kaj stabliĝis la plej bonaj arĝentaĵistoj tiamaj, kiel la familio Arfe.

Tre proksime, la preĝejo San Miguel kaj San Julian, estis kirko de la Jezuitoj, kiel atestas la fasado kaj la interna strukturo, laŭ la romana modelo, Interne oni vidas verkojn de Gregorio Fernández, Francisco Rincón kaj aliaj.

En la sama strato Sankta Ignacio ,kie oni konservas kelkajn palacojn konstruitajn dum la epoko de Filipo la 2-a, kiel la Palaco de la Markizo Valverde, en kies fasado elstaras angula fenestro kaj dekorita kun medalionoj, la Palaco Fabio Nelli, verko klasika renesanca de Juan de Lasta kaj Diego de Praves. Apude al tiuj palacoj, tra malgranda pasejo, oni eniras en Placon de Viejo Coso, la primitiva taŭroludejo de la urbo.

La Preĝejo Penta de Nia Sinjorino de la Vera Kruco, je la fino de la strato Plateria estis dezajno de Diego de Praves en 1596, kaj entenas procesiajn skulptaĵojn el ligno polikroma kiuj apartenas al la Kunfrataro de la Vera Kruco.

La Katedralo kaj ĝia ĉirkaŭaĵoj redakti

Rande de la hodiaŭ devojigita branĉo de la rivero Esgueva, Pedro Ansúrez starigis la kirkon Colegiata Sankta Maria, por esti la religia centro de sia nova kaj prospera feŭdo. Dum la unua duono de la 12-a jarcento oni celebris, en la kirko, tri naciajn konciliojn, tamen la konstruaĵo estis nek sufice granda nek alt-ranga, kaj oni konstruis alian novan en la 13-a jarcento laŭ la stilo Cistercia.

La nefinita katedralo Nuestra Señor de la Asunción,(Nia Sinjorino de la Ĉieliro) estis projekto de Juan de Herrera, kun monumenta dezajno, kun duobla proporcioj por du egalaj kvadratoj kun transepto kaj turoj en la kvar anguloj, sed la manko de enspezoj de la ĵus kreita valjadolida episkopeco, la morto de la arkitekto kaj de Felipe la 2-a , la du ĉefaj apogantoj de la katedralo , la manko de rimedoj kaj de deziro en la sekvantaj jarcentoj, okazigis la konstruadon nur de la duono pensita de Herrera. Apogitaj sur ĝiaj muroj, supervivas romanikaj kaj gotikaj restaĵoj de la Colegiata (Kapitula Kirko) de la 13-a jarcento, al kiu anstataŭis kiel la ĉefa preĝejo de la urbo. La ĉefa retablo estas laboro de Juan de Juni.

 
Preĝejo Santa María La Antigua

La preĝejo La Antigua (La antikva) estis konsekrita je la fino de la 11-a jarcento de la grafo Pedro Ansúrez. Sub ĝiaj fundamentoj oni trovis restaĵojn de romia setlejo. Ĉi tie okazis en la jaro 1506 la unuaj funebraj ceremonioj por la morto de Kristoforo Kolumbo .

En la placo de la Universitato situas la ĉefa konstruaĵo de ĉi tiu institucio. La historian konstruaĵon de la Universitato de Valjadolido oni konstruis en la 18-a jarcento laŭ dezajno de Fray Pedro de la Visitación, kaj ĝia skulptaĵoj kaj ornamaĵoj estas laboro de Antonio Tomé kaj filoj.

 
El Pasaje Gutiérrez (Pasejo Gutierrez) (1886) estas uno el la malmultaj ekzemploj de komerca galerio kiu restas en Hispanio,de tiuj konstruitaj en Eŭropo dum la dua duono de la 19 jarcento.

En la sama placo, tre proksime, oni vidas ekde la 11-a jarcento la preĝejon Santa Maria la Antigua, fondita de la grafo Pedro Ansúrez, senjoro de Valadolido, kun svelta sonorilturo de franca influo kaj konata kiel la reĝino de la romanikaj turoj de Kastilio, finiĝanta per piramigita tegmento kaj kun aldonita klostro de la komenco de la 13-a jarcento. La cetero de la strukturo kaj la interna parto estas gotika stilo, Je la komenco de la 20-a jarcento la gotikaj navoj ruiniĝis kaj en 1917 oni detruis ilin kaj oni rekonstruis denove en novgotikan stilon.

Proksime de tiuj lokoj, konserviĝas la Pasejo Gutiérrez, komerca galerio konstruita en 1885 laŭ la eŭropa stilo, kun dezajno de Jerónimo Ortiz de Urbina, unu el la malmultaj konstruaĵoj tiaj en la tuta Hispanio. Tre proksime troviĝas la kirko El Salvador, kie, laŭ la tradicio, estis baptita la sankta patrono de Valadolido San Pedro Regalado.

Campo Grande (parko) kaj ĝia perimetro redakti

Ĉirkaŭirante Campo Grande, en la Acera Recoletos, granda arterio de la ekspansio de la burĝaro, restas konstruaĵoj de la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a. : la Casa Matilla (Domo Mantilla) de 1891, de eklektika stilo , kun renesanca inspiro, aŭ la Secesio (stilo) Casa de Principe (Domo de la Princo) de 1906, laboro de Jerónimo Arroyo, arkitekto el Palencio formita en la skolo de Barcelono.

Trairante la Acera de Recoletos, je la fino ni atingas la Placa de Colón (Placo de Kolumbo) kaj fronte de la placo situas la fervoja stacidomo Estacion de Valladolid.Campo Grande,

Laŭ longe la ekstera parto de la parko en la strato Paseo de Filipinos, la preĝejo San Juán de Letrán, elstaras pro ĝia fasado kaj ĝiaj volboj kovritaj kun barokaj gipsoj, ambaŭ de la 18-a jarcento, verko de Matías Machuca, la korpo de la preĝejo estas de la fino de la 18-a jarcento.

 
Aŭtuno en la Campo Grande. En 1877 oni dezajnis ĉi tiun ĝardenon, ekzemplo perfekta de romantika ĝardeno de la 19-a jarcento. Ĝia dezajno respondas al naturalisma ideo, de angla ĝardeno, kun vojo, lako kaj rivereto, akvofalo kaj groto, kolombejo kaj birdo-kaĝo de orienta inspiro, placetoj kaj parteroj en kiuj oni starigis fontojn.

De la 18-a jarcento troviĝas ankaŭ la Monaĥejo de Agustinos Filipinos. La konstruaĵo kies fasado rigardas la postan pordon de Paseo del Principe del Campo Grande (Princa Promenejo de Campo Grande), estis dezajnita de Ventura Rodríguez .

Daŭrigante la vojon ĉirkaŭe de la parko ni trovas la Academia de Caballeria (Kavaleria Akademio) kiu datiĝas de 1915 kaj estas historiisma konstruaĵo, kronita per similaj tur-pintoj al tiuj de la palacoj de la familio Aŭstrioj (Habsburga). Apude al la Kavaleria Akademio, la placo Zorilla estas grava punkto en la urboplanado valadolida. Prezidita de la statuo Zorilla, verko de Aurelio Carretero, kunligas la ĉefajn stratojn de Valjadolido la jam menciita Acera de Recoletos, la Promenejo Zorilla, la plej ĉefa bulvardo de la urbo, la strato Santiago kiu elfluas en la Granda Placo kaj la stratoj Miguel Iscar kaj Duque de la Victoria.

Kolombia heredaĵo redakti

Kristoforo Kolumbo mortis en Valadolido la 20-an de mayo de 1506. La urbodomo decidis, en 1968, starigi konstruaĵon en gotik-izabela stilo kiu kopiu korteg-stilan domon, propraĵon de Diego Colón, juna frato de la admiralo, situanta en la urbo Santo Domingo en la Dominikana Respubliko. Ĉi tiu konstruaĵo entenas hodiaŭ la muzeon Domo Muzeo de Kolumbo.

 
La blazono de Pedro de la Gasca, vic-reĝo kaj paciganto de Perúo, skulptita el ŝtono en la fasado de la preĝejo la Magdalena, estas konsiderata la lej granda kiu ekzistas.

En la sama strato, la preĝejo La Magdalena, de la 16-a jarcento, elmontras en sia fasado grandan blazonon el ŝtono de ties patrono la vic-reĝo de Peruo kaj episkopo Pedro de la Gasca. Interne oni povas vidi la grandan retablon, tiu de Santiago, kaj la tombon el alabastro de la dirita episkopo, verko de Esteban Jordán. La Palaco Sankta Kruco, la unua renesanca konstruaĵo de Hispanio. starigita en 1486 fare de la arkitekto Lorenzo Vazquez de Segovia, kun la protekto de la kardinalo Pedro Gómez de Mendoza, prezentas duon-cirklan pordon kaj korton kun tri etaĝoj, du en gotika stilo kaj la tria kun barokaj nuancoj pro reformo farita en la 18-a jacento. La bibliotejo konservas en siaj bretoj el ligno ora, valorajn dokumentojn, inter ili la libro Beato de Valcabado, de la jaro 970.

Tre proksime la Monaĥinejo las Huelgas Reales, kortega stilo, konservas arkon mudejaran, restaĵo de la palaco de la reĝino de Kastilio Maria de Molina. En la monaĥinejo Sankta Clara, de la 15-a jarcento, kontrastas la frankiskana severeco de la eksteraĵo kun la gipso barokaj de la 17.a jarcento.

La monaĥinejo Descalzas Reales, estis mendo de Filipo la 3-a kaj Margarita de Aŭstrio, en la 17-a jarcento, ĝi havas turegon kun tri etaĝoj, de palaca stilo, kun ĵaluzioj en la balkonoj. Ene oni povas apreci klostron de toskana stilo, kaj en la preĝejo la retablon, verko de Juan de Muniátegui, Gregorio Fernandez kaj Santiago Moran.

La palaco de Vivero, konstruita en la 15-a jarcento, enkondukas komplekson de konstruaĵoj kiu pligrandiĝis laŭ bezone de la justica administrado. La Katolizaj Gereĝoj geedziĝis en ĝi en 1469, kaj poste ĝin destinis kiel Reĝan Palacon kaj Justican Domon

Urbaj skulptaĵoj redakti

La skulptaĵoj urbaj de Valadolido konsistas el laboroj kiuj reprezentas ilustrajn personojn kiujn oni deziras rememori. Tiel en la jaro 1887 oni instalis en la Placo de la Universitato la statuon de Migue de Cervantes, stare, kun vestaĵo de la epoko, plumo kaj libro ĉe mane, farita de Nicolás Fernández de la Oliva. La verkisto José Zorilla ankaŭ havas sian skulptaĵon en la placo kun sia nomo. La fondinto de la urbo, la grafo Pedro Ansúrez, havas monumenton en la centro de la Granda Placo, farita en 1903 de Aurelio Carretero. La monumento de Colón (Kolumbo), verko de Antonio Susillo, estis inaugurita en 1905, kaj memoras la figuron de la malkovrinto.

Ankaŭ elstaras la skulptaĵoj kiuj ornamas la parkon Campo Grande, kaj tre proksime apud la enirejo de la Kavaleria Akademio, sin trovas la monumento al Cazadores de Alcántara, de 1931, laboro de Mariano Benlliure.

En la alia angulo de la urbo, en la placo San Pablo, statuo de Filipo la 2-a, fandita en 1964 de Federiko Coullaut-Valera, estas kopio de tiu kiu situas en la Plaza de la Armeria de Madrido, kaj imitas la modelon de Pompeo Leoni. En la strato Cadenas de San Gregorio, oni instalis en 1982 skulptaĵon el fero Lo profundo en el aire, (La profundo en la aero) de Eduardo Chillida, omaĝo al la valadolida poeto Jorge Guillén.

El la skulptaĵoj homskale elstaras El Comediante,(La komedianto) en la placo Marti Monsó, de Eduardo Cuadrado, la skulptaĵo de Rosa Chacel kiu troviĝas en uno el la bankoj de la ĝardenoj Poniente, de Luis Santiago Pardo de 1996. Aliaj ekzemploj estas El Encuentro, (La renkonto) laboro de Feliciano Älvarez Buenaposada, alia kiu titoliĝas Candia, sin trovas en la parko Ribera de Castilla, monumento al la toreadoro Fernando Domínguez, en la taŭroludejo, la skulptaĵo Baile (danco) el bronzo, homaĝo al la dancisto Vicente Escudero aŭ tiuj dediĉitaj al Einstein kaj al Pio del rio Ortega en la placo de la Scienca Muzeo.

El la novaj konstruaĵoj elstaras la instalitaj en la plilongigo de Paseo Zorilla, Stage Set for a Film (Dekoracio por filmo) de Dennis Oppenheim, la Pordoj de Valadolido de Cristobal Gabarrón, kaj la Columna forma el sonido, (la kolono formas la sonon) de Lorenzo Frechilla. Alia estas la Monumento al 4-a centenario de la ciudad de Valladolid, (monumento al la 4-a jarcento de la urbo Valjadolido) konstruita en 1999 de Ängel Mateos Bernal, kaj situas fronte al la foirejo de Kastilio kaj Leono en la avenuo Salamanca.

Parkoj kaj ĝardenoj redakti

La plej antikva kaj plej emblema parko de la urbo estas la Campo Grande (Granda Kampo), temas pri granda romantika ĝardeno, situanta en la vera centro de Valadolido, dezajnita de Miguel Iscar, urbestro de Valadolido de 1877 al 1880. Ĝi entenas grandan diversecon de arboj kiuj konstituas veran botanikan ĝardenon. Loĝas en gi birdoj kaj famas la pavoj kaj lastatempe la sciuroj.

Sur la antikva norda branĉo de la rivero La Esgueva, oni konstruis je la fino de la 19-a jarcento la ĝardenojn de Poniente.

“Borde de La Esgueva oni kreis veprejon, poste la fluejo mallarĝiĝis kaj kreiĝis ebenajo kiun la Urbodomo en 1863 nomumis kiel Plazuela de Poniente (Placeto de okcidento). Temas pri simpla ĝardeno en kies centro situas du pergoloj kiuj entenas malgrandan placon kie sin trovas fontano kiu rememoras la valadolidan verkiston Jorge Guillén.

Laŭ longe la kursado de la rivero Pisuerga abundas verdaj areoj. En la nordo la parko Ribera de Castilla (Riverbordo de Kastilio) (inaŭgurita en 1988) kun 12 hektaroj, kaj entenas malsamajn arbojn kiel nigra poplo, poplo aŭ tilioj, Daŭrigante la kurson de la akvo la Parque de las Moreras (Parko de Blankaj Morusoj) kun promenejoj, sportaj areoj kaj rivera plaĝo. Apude troviĝas la Rosaleda Francisco Sabadell (Rozarujo Francisco Sabadell) malgranda ĝardeno formita nur de rozoj.

Aliaj verdaj areoj estas la Pinar de Antequera (Pinaro de Antequera) la ĉefa natura rimedo de la urbo ; la Parque Forestal de La Fuente del Sol (Arbara Parko de La Fontano de la Suno) historia verda spaco apud la kvartalo La Victoria; la parko Las Norias de Santa Victoria (La Norioj de Sankta Victoria) kiu havas 30 speciojn de malsamaj arboj kune kun elmontro de aŭtoktonaj specioj kaj aliaj parkoj en aliaj kvartaloj.,

Pontoj redakti

Kultura redakti

Muzeoj redakti

 
La entombigo de Kristo estas ĉefverko de la skulptisto Juan de Juni. Estis kreita inter 1541-1545, kaj estas tre elstara skulptaĵo de la Nacia Muzeo de Skulptarto.
  • La Nacia Muzeo de Skulptaĵo havas internacian gravecon, ĉar ĝi kolektas la plej gravajn skulptaĵojn de la Duoninsulo, kaj estas unu el la plej elstaraj en Eŭropo en sia stilo. Oni kreis ĝin en 1842 kiel Provincan Muzeon de Belartoj, sed ĝi havas la kategorion de Nacia ekde 1933. Ĝi havas tri konstruaĵojn, Lernejo Sankta Gregorio, majstroverko de izabel-gotika stilo de la 15-a jarcento, kiu entenas la konstantan kolekton, la Palaco Villena, kun biblioteko, eksposiciejo por tempa elmontroj, stokejo, prelegejo kaj Napola Betheĥemo, kaj la Palaco Gondomar (konata kiel la Casa del Sol (La Domo de la Suno)) kiu havas aldonitan la preĝejo Sankta Benedikto la Malnova kaj situas je la fino de la strato, entenante la kolekton de la Nacia Muzeo de Belartaj Reproduktaĵoj. La muzeo gardas belajn verkojn de la hispana skulptaĵo kaj ĉefe de la Baroka stilo de artistoj kiel Alonso Berruguete (Retablo San Benito el Real de Valladolid, Juan de Juni, Gregorio Fernández, Pompeo Leoni aŭ Pedro de Mena, inkluditaj altkvalitaj pentraĵoj ; Alonso Berruguete, Francisco Ribalta, Petro Paŭlo Rubens, Francisco de Zurbarán aŭ Luis Meléndez). Kelkaj el tiuj artaĵoj procesias dum la Sankta Semajno.
  • Ene de la Katedralo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro troviĝas la Dioceza kaj Katedrala Muzeo de Valjadolido, inaŭgurita en 1965 pro iniciato de la tiama valadolida ĉefepiskopo José García Goldáraz. Ĝiaj verkoj estas disigitaj laŭ longe de 10 kapeloj de la malnova mezepoka preĝejo de Sankta Maria, konstruigita de la Grafo Ansúrez. Ene de ĝi sin trovas verkoj , en sia plej parto, de la katedrala trezoro, kaj de estingitaj Paroĥoj de la arkidiocezo de Valadolido, kiel skulptaĵoj, pentraĵoj, oraĵ-artoj, eburaĵoj, ornamoj aŭ funebraj konstruaĵoj. Elstaras la Procesia Hosti-Montrilo farita de Juán de Arfe, kiu procesias la tagon de Corpus Christi, kaj ĝia muzika arĥivo, unu el la plej grava de Hispanio.
  • En la Muzeo de Valjadolido, (Palaco de Fabio Nelli) kiu formas parton de la nomataj “provincaj Muzeoj” oni elmontras sekciojn de Arkeologiaĵoj kiuj montras kompletan kronologian serion de pecoj de la provinco Valadolido ekde la Paleolitiko ĝis la Mezepoko (kiel la romiaj mozaikoj trovitaj en Villa del Prado) . En la sekcio de Belartoj oni vidas pentraĵojn de la 15-a kaj 16-a jarcentoj,Tapiŝojn flandrajn, oraĵ.artojn de la 17-a jarcento, popolan hispanan ceramikon, skulptaĵon kaj etan sekcion dediĉitan al la historio de la urbo.
  • La Muzeo Patio Herreriano de Nuntempa Hispana Arto, grava referenco en la disvastigo de la nuntempa arto, de ĝia fondado, kaj inaugurita en 2002.
  • Anatomia Muzeo. Fondita en 1917 de Salvino Sierra en la anatomia pavilono de la Medicina Fakultato En ĝi oni povas miri pecojn naturajn kaj artefaritajn de homa anatomio, skeletojn kaj kraniojn de bestoj, ilaron kaj aparatojn kiuj rilatas al la medicino.
  • Muzeo de Naturaj Sciencoj, Ĝi havas 5102 pecojn disigitaj en 15 ĉambroj . Troviĝas kolektoj de Natura, Botanika, Zoologia kaj Geologia Sciencoj.
  • Muzeo de Oftalmologia Doktoro Saracibar. Temas pri muzeo destinita al la Universitata Instituto de Aplikata Oftalmologio (IOBA) de la Universitato de Valadolido. Ĝia nomo memoras al la valadolida oftalmologo kiu donacis parton de tio kion oni povas vidi tie, ilaron, aparatojn, librojn kaj traktaĵojn de oftalmologio de la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a.
 
El Muzeo de la Scienco, rande de la rivero Pisuerga, estas dezajno de la arkitektoj Rafael Moneo kaj Enrique de Teresa. Ĝia planetario estas uno el la plej avangarda de la mondo.
  • Muzeo de Scienco. Starigita sur instalaĵoj de la malnova farun-fabriko El Palero, unuigas kelkajn konstruajojn dezajnitajn de Rafael Moneo kaj Enrique de Teresa, kun la kunlaboro de Francisco Romero kaj Juán José Echevarría. Elstaras la piediranta pasejo sur la rivero Pisuerga kaj la turo. Pri la muzeaj enhavoj, la muzeo havas konstantan eksposicion. Ekzistas ĉambro por la etuloj, La Sala de los Niños (La Ĉambro de la Infanoj) kies celo estas alproksimigi sciencajn enhavojn per la ludoj. En la Ĉambro de la Akvo, oni prezentas kompletan ciklon, ekde la kaptado ĝis la redono al la medio. En la lasta etaĝo sin trovas la ĉambro dediĉita al la historio de la Kartografio. La Domo de la Mapo, dediĉita al la disdonado kaj vendo de ĉia kartografioj kaj geografiaj eldonaĵoj. Ĝi ankaŭ entenas Galeria de los Sabios (Galerio de Saĝuloj) , Galeria de los Inventos (Galerio de Inventaĵoj), La muzeo havas eksposiciejon, interagan ĉambron, bibliotekon, restoracion ktp
  • La Domo de la Rivero: situanta proksime de la Scienca Muzeo, estas la unua rivera akvario en Hispanio. Ĝi entenas flaŭrojn kaj faŭnon de la rivero Pisuerga en malsamaj fiŝ-vazoj, kie oni povas vidi malaperintajn speciojn kune kun aliaj propraj specioj en ilia viv-medio. Krome, du apartaĵoj permesas koni amfibiojn de la rivero, ranojn, bufojn, salamandrojn, aŭ triturojn.
  • Muzeo de la Kavaleria Akademio Oni kreis en 1976 danke al la iniciato de kelkaj profesoroj de la Akademio. Oni elmontras pentraĵojn de bataloj, rajdan statuon de Alfonso la 13-a.. Krome oni povas vidi glavojn, pafilojn, miniaturojn, uniformojn, selojn, ktp.
  • Orienta Muzeo Estis fondita en 1908. Gi gardas eksterordinaran kolekton de ĉina kaj filipina artaĵoj de la 2-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 19-a. Ĝi estas unu el la plej grandaj kolektoj de orienta arto kiun oni pova miri en Eŭropo, kaj sen dubo la plej kompleta de Hispanio. La kotekto troviĝas en Valadolido pro la fakto ke la urbo estis la sidejo de Aŭgustenanoj kaj Filipinanoj de Hispanio, do, la loko kie oni formis la ontajn misiistojn kaj por tio oni kumportis multajn aĵojn el Oriento.
  • Muzeo monaĥejino de Sankta Izabela Ĝi situas en la preĝejo Monaĥejino de Sankta Izabela kaj elmontras diversajn verkojn de Diego Valentin Díaz kaj de Felipe Gil de Mena.
  • Muzeo de la Reĝa Monaĥejo de Sankta Joakino kaj Sankta Anna En ĉi tiu muzeo oni vidas tri pentraĵojn de Goya, kuŝantan Kriston de Gregorio Fernández kaj gravan kolekton de tolaĵoj kudritaj de la monaĥinoj de 1767.

Domoj muzeo redakti

Oni povas viziti tri domojn muzeo.

 
Dum sia restado en ĉi domo, Cervantes skribis kelkajn el siaj plej famaj verkoj kiel La kolokvo de la hundoj (El coloquio de los Perros), La Licenciulo Vitralo (El licenciado Vidriera), La purigistino distingita (La Ilustre fregona), eĉ li laborus en la dua parto de Don Kiĥoto.
  • La Domo de Cervantes situas en la konstruaĵo en kiu loĝis la verkisto Miguel de Cervantes, dum sia vivo en Valadolido inter la jaroj 1604 kaj 1606, kiuj koincidas kun la publikigado de la unua eldono de Don Kiĥoto en 1605. La konstruaĵo estas la sidejo de la Reĝa Akademio de Beletroj.
  • La Domo de Zorrilla estas la domo kie naskiĝis la poeto José Zorrilla en 1817 kaj kie li loĝis dum sia juneco, kaj sporade en aliaj momentoj de sia vivo. Ĝi gardas la etoson de la epoko de la romantikismo kaj havas personajn memoraĵojn, originajn meblojn donitajn de lia vidvino.
  • La Domo de Kolumbo situas en la strato Colón (Kolumbo) kaj estas kopio de la palaco de Kolumbo en Puerto Rico. (Porto-Riko).

Sankta Semajno redakti

La Sankta Semajno estas la kultura evento pli grava de la urbo, pro ties valoraj skulptaĵoj polikromaj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj de Juan de Juni, Gregorio Fernandez kaj Francisco del Rincon, multaj el ili sidas, dum la jaro en la Nacia Muzeo de Skulptaĵoj allogante multajn naciajn kaj internaciajn vizitantojn.

Ĉi tiu evento estis deklarita de Turisma Interacia Intereso en 1980, unuafoje en Hispanio. En la jaro 2014 oni komencis demarŝojn por atingi la rekonon kiel Nemateria Kultura Patrimonio de la Homaro.

 
La Fama Penta Kunfrataro de Nia Sinjorino de la Angoroj havas la kortusan skulptaĵojn de Nia Sinjorino de la Angoroj (1570), verko de Juan de Juni.

Dum la Semajno de la Pasio, se ne pluvas, la 19 kunfrataroj valjadolidaj procesias tra la malnova historia urbo. La historio de la Sankta Semajno datumas de la 15-a jarcento, sed oni devas konsideri ke antaŭe oni procesiis en la kortoj de la Monaĥejoj kie naskiĝis la plej antikvaj kunfrataro, kiel Santa Vera Cruz (Sankta Vera Kruco), Agustias (Angoroj) La Piedad (La Pieco) La Pasion (La Pasio) kaj Nuestro Padre Jesus Nazareno (Nia Patro Jesuo la Nazoreo).

Dum la Sankta Semajno oni kontemplas en la stratoj unu el la ĉefaj eksposicioj de religia skulptaĵo de la mondo. Pasos (tronoj) kiel la Virgen de las Angustias (La Virgulino de la Angoroj) unu el la ĉefaj skulptaĵoj de Juan de Juni, La Sagrada Cena (Sankta Manĝo) de Juán Guraya, La Oración en el Huerto (La preĝo en la Horto) de Angres de Solanes, El Señor Atado a la Columna kaj El Descendimiento (La Sinjoro Ligita al la Kolono kaj La Dekrucigo) de Gregorio Fernandez, aŭ Las Lágrimas de San Pedro (La larmoj de Sankta Petro) de Pedro de Avila, memoras al la civitanoj la ekzistantan ligilon inter la religio kaj la arto.

La ĉeestantoj al la procesioj rigardas silente kaj respecteme ĉiujn eventojn.

Unu el la elstara evento estas la Pregón y el Sermón de las Siete Palabras (Predriko de las sep Vortoj-frazoj) kiu transformas la Grandan Placon de Valadolido, en scenejon simila al tiu de la 16-a jarcento kaj la Procesión General de la Sagrada Pasión del Redendor (Generala Procesio de la Sankta Pasio de la Redemptoro) dum la Sankta Vendredo, kun 32 tronoj ekde la Lasta Manĝo ĝis la soleco de la Virgulino.

SEMINCI redakti

Ĉiujare oni organizas la Internacian Semajnon de Kino-arto de Valadolido (SEMINCI) je la fino de oktobro. Kreita en 1956 kiel Semajno de Religia Kin-arto de Valjadolido, evoluis ĝis konvertiĝi en uno el la pli gravaj kin-festivaloj de Hispanio.

 
Propaganda Klakilo de la Internacia Semajno de Kin-arto de Valadolido en sia konkurso de 2007.

Ĝia sidejo estas la Teatro Calderon, kie okazas la inaŭguro, la projektado de la filmoj de la Oficiala Sekcio, kaj la fermo, kiam oni donacas la ĉefan premion La Espiga de Oro (Ora Spiko).

En la SEMINCI defilis personoj el la monda kin-arto kiel Ken Loach, Brad Pitt, Kenneth Branagh, Ang Lee, Sophia Loren, Julie Ckristie, John Cleese, Maria de Medeiros, Liv Ullman, Abbas Kiarostami, Atom Egoyan, Mira Sorvino

Eventoj redakti

 
Pingüinos, festas ĉiujn vintrojn en Valadolido, Estas la motorciklista kocentriĝo pli multnombra de Eŭropo.

Laŭ longe la jaro oni celebras multnombrajn kulturajn eventojn. En la unuaj tagoj de Januaro okazas la plej granda koncentriĝo de Eŭropo kun pli ol 20.000 motorciklistoj.

Je la fino de aprilo kaj komenciĝo de mayo oni organizas la Libran Foiron, ankaŭ oni celebras la Foiron de la Libro Antikva kun la partopreno de multaj librovendejoj de multaj hispanaj provincoj.

En Primtempo valadolidano ĝuas la (TAC) Teatro y Artes de Calle (Arta Teatro en la Stratoj) kun la partopreno de multaj ekstarlandaj grupoj.

Dum Mayo oni muntas en la stratoj renesancan merkaton, krome oni treatrigas la Ruta del Hereje (La Itineron de la Herezulo) laŭ la verko de Miguel Delibes.

La du Sanktaj Patronoj de la urbo Sankta Petro Regalado (dum primtempo) kaj Nia Sinjorino de Sankta Lorenzo (dum septembro) altiras la atenton de la valjadolidanoj kaj ne valjadolidanoj, kiam oni povas ĝui de la gastronomio, de la muziko, de la sporto, de la teatro, de ĉiaj ekspozicioj ktp.

La Foirejo disponas de kvar kovritaj pavilionoj, aŭditorio, kongresejo, prelegejo kaj spacoj liberaere kie eblas celebri ĉiajn eventojn, kiel INTUR (Foiro de Interna Turismo), EXPOBIOENERGIA (Teknologia Foiro pri Bioenergio), AR&PA (ĉiudujara de Restaŭrado kaj Administrado de Patrimonio) ALIMENTARIA (Salono de Nutraĵo) kaj aliaj.

Ekzistas ĉirkaŭ 30 ekspoziciejoj publikaj kie oni povas vidi ĉiajn artaĵojn laŭ longe de la jaro.

Krome la urbo disponas de pli ol dek Kulturaj Centroj kien civitanoj ĉeestas por ricevi ĉiajn klasojn, prelegojn, teatraĵojn, muzikojn, ktp

Lingvo kaj Literaturo redakti

Valadolido estas konata kiel la lulilo de la hispana lingvo (La Kastilia) kaj havas la reputacion esti la loko kie oni plej bone parolas kaj prononcas.

Valadolido organizis, en la jaro 2001, la 2-an Internacian Kongreson de la Hispana Lingvo.

 
Memortabulo al Miguel Delibes, instalita de la urbo Valjadolido sur la Preĝejo Santiago, kiel omaĝo al la verkisto kaj ties romano, kies historio okazas en la urbo mem, El hereje (La herezulo).

Kvar premiitaj verkistoj, kun la premio Cervantes, la pli alta literatura distingo en la hispana lingvo estas ligitaj al Valadolido. Miguel Delibes kaj Jorge Guillén (ambaŭ naskiĝis en la urbo) Francisco Umbral kaj José Jimenez Lozano, kiu loĝis ĉi tie kelkajn jarojn.

Aliaj elstaraj aŭtoroj kiuj naskiĝis aŭ estis ligitaj al Valadolido estas, Miguel de Cervantes, José Zorrilla, Gaspar Núñe de Arce, Rosa Chacel, Francisco Pino, Gustavo Martin Garzo, ktp.

Muziko kaj Danco redakti

La kultura Centro Miguel Delibes, [16] kiun oni inaŭguris en 2007, estas la sidejo de la Sinfonia Orkestro de Kastilio kaj Leono, de la Profesia Konservatorio de Muziko de la urbo, de la Supera Lernejo de Dramatika Arto kaj de la Profesia Lernejo de Danco kaj Eksperimenta Teatro. La aŭditorio havas 1700 sidlokojn, ĉambron por ĉambra muziko kaj alian por eksperimenta teatraĵo.

La Teatro Calderón, [17]. estas la sidejo de la Filarmonia Orkestro de Valadolido kun programo de opero, zarzuelo kaj koncertoj.

La urbo havas multnombrajn korusojn kaj du junajn orkestrojn. Krome naskiĝis en la urbo grupoj de folklora muziko kiel Candeal, aŭ Tradera, de infana muziko kiel La Carraca, kaj rilate la modernan muzikon elstaras Celtas Cortos, (rock kaj kelta muziko) kaj Greta y los Garbo, Los Mismos, Mojados, Arizona Beby.

Gastronomio redakti

La gastronomio estas la tipa kastilia gastronomio. Ĝia plej konata manĝaĵo (plado) estas la rostita ŝafido, kondimentita nur kun akvo kaj salo. Sekvas la porkido kaj la kaprido ankaŭ rostitaj kun akvo kaj salo.

Tiuj pladoj bezonas bonan komplementon kiel la vinon kaj la panon. La vino de Ribera del Duero (River-bordo de la Doŭro) estas altkvalitaj kun granda produktado kaj eksportado. Ruĝaj vinoj de River-bordo Doŭro, kaj Toro, blankaj de Rueda, rozkoloraj de Cigales kaj ankaŭ Tierra de Leon.

Flughaveno redakti

La flughaveno de Valadolido Villanubla (IATA: VLL, ICAO: LEVD) situas je 10 kilometroj for de la urbo, kaj estis inaŭgurita en 1938. La flug-kompanioj flugas al Barcelono, Kanariaj Insuloj, Malago, Balearaj Insuloj.

Fervojo redakti

 
Línio de Grandrapida trajno en la Stacidomo de Valladolid-Campo Grande.

La stacidomo situas en la vera centro de la urbo, en la norda linio de Madrido al Iruno (landlimo kun Francio) Jam la fama Grandrapida trajno pasas tra Valadolido kaj oni povas vojaĝi al Madrido en nur unu horo. (200 Km.)

supren:

Provinco

Valadolido estas la ĉefurbo de hispana provinco samnoma, kun duonmiliono da loĝantoj. Ĉefaj ceteraj gravaj urboj estas la jenaj: Medina del Campo, Medina de Rioseco, Olmedo kaj Peñafiel. Partneraj urboj

Aliaj urboj en la mondo portas la nomon de Valladolid

Referencoj redakti

  1. José M.ª Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid: Darek-Nyumba (Pliegos de Encuentro Islamo-Cristiano, 11), 1990.
  2. [1]
  3. Artículo publicado por Elena Santiago, recogido en la siguiente página web
  4. Entrevista con Luis Torrecilla. Autor de Valladolid, la huella francesa.
  5. Alguna teoría más sobre el origen de dicho nombre se puede encontrar en esta página Arkivigite je 2005-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Técnicos de la Diputación instalan un mosaico romano en las nuevas Cortes Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine. Aunque en un principio estaba prevista su instalación a la entrada de las Cortes, finalmente se colocó en el hemiciclo, como se puede observar aquí
  7. https://es.wikipedia.org/wiki/Mar%C3%ADa_de_Molina
  8. [2]
  9. Véase El Norte de Castilla surge hace 150 años, en plena modernización e industrialización de la ciudad y el país
  10. TOMASONI, Matteo, «Política y sociedad en la retaguardia nacional: Valladolid ‘capital del Alzamiento’ (1936-1939)», Diacronie. Studi di Storia Contemporanea, N. 7, 3|2011, URL:<http://www.studistorici.com/2011/071/29/tomasoni_numero_7>
  11. Portal de Educación de la Junta de Castilla y León
  12. Portal de Educación de la Junta de Castilla y León
  13. Historia de la Universidad de Valladolid
  14. Véase relación de estudios en la Universidad Europea Miguel de Cervantes
  15. Los Reyes inauguran hoy los actos conmemorativos del VI Centenario de los Estudios de Medicina en Valladolid lukor.com
  16. Especial Centro Cultural Miguel Delibes Nortecastilla.es
  17. El Teatro Carrión, sede de la Filarmónica de Valladolid que dirige Ernesto Monsalve

Vidu ankaŭ redakti