Valdemorales

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Valdemorales (Valo de morusarboj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Valdemorales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10...
Retpaĝaro Ayuntamiento de Valdemorales
Politiko
Urbestro Alfonso Burdalo Ávila
Demografio
Loĝantaro 230  (2009)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 12′ N, 6° 4′ U (mapo)39.2049831-6.0674922Koordinatoj: 39° 12′ N, 6° 4′ U (mapo) [+]
Alto 493 m [+]
Areo 9,9 km²
Valdemorales (Ekstremaduro)
Valdemorales (Ekstremaduro)
DEC
Valdemorales
Valdemorales
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Valdemorales (Hispanio)
Valdemorales (Hispanio)
DEC
Valdemorales
Valdemorales
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdemorales [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas corcheros (korkoproduktistoj). La censita populacio en 2009 estis de 230 loĝantoj.

Situo redakti

Valdemorales estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 493 m; je 45 km de Cáceres, provinca ĉefurbo, survoje de Cáceres al Miajadas, kaj je 60 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Miajadas.

Geografio redakti

La areo de ties teritorio estas de 9,9 km² en subo de valo inter montoj kiuj separs la komarkojn de Vegas Altas kaj Llanos de Cáceres. Ĝi estas inter 39º 12´ de latitudo kaj 6º 03´de longitudo.

El la flaŭro rimarkindas la mediteranea arbaro kun anzinoj kaj korkokverkoj, kun aliaj specioj kiel figarbo kies folioj aperas en la blazono de la vilaĝo, olivarbo kaj arbustaro de cisto, genisto, ulekso, asparago ktp. El la faŭno menciindas specioj kiel la kuniklo, la leporo, la apro, kaj birdoj kiel la perdriko, la koturno, la hirundo, la blanka cikonio, la paseroj, agloj ktp.

Historio redakti

Ĝi estas en kruciĝo de antikvaj vojoj unu el kiuj iris el Cáceres al la rivero Guadiana kaj alia el Mérida al Kastilio. Tiu kruciĝo apartenis al la Ordeno de Santiago kiu reloĝigis ĝin, kiam la islama loĝantaro estis devigita forlasi la fortikaĵojn.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti