Valdorfpupovaldorfa pupo, foje ankaŭ Steiner-pupo estas pupo uzata en valdorfa pedagogio. Ili estas proponataj al infanoj en valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj.

Valdorfpupoj

Valdorfpupo estas vole simplaspekta por ke la infano mem uzu klaj plifortigu siajn imagpovon kaj kreivon. Tial la pupo ne havas vizaĝesprimon.

Kruroj kaj brakoj estas flekseblaj kaj ebligas naturajn poziciojn.

Pedagogiaj celoj redakti

La uzo de valdorfpupo celas stimuli la imagpovon de la ludanta infano. Ĉar la aspekto de la pupo ne altrudas apârtan senton, la infano povas projekcii la mimikon ligitan al la ludo. Tiu faro de la infano gravas al ĝia evoluo.

Aldone pro la diversaj naturmaterialoj, la infano lernas per tuŝa kognicio.

Tipoj redakti

Ne ekzistas multaj diversaj tipoj de valdorfpupoj. Jen kelkaj el ili:

  • unuaj pupoj por beboj: simpla kapo kun alkudritaj pinta ĉapo kaj dormosako, plej ofte el dolĉa fajna trikaĵo plenigita de lano
  • pupoj kies vestaĵojn, ekz. supertuto oni ne povas forpreni
  • pupoj, similaj al beboj, en diversaj grandecoj
  • pupoj, similaj al infanoj, en diversaj grandecoj
  • bestoj
  • sezonaj figuroj, ekz. kristnaskaj
  • fantaziaj figuroj, kiel gnomoj, stelojflorinfanetoj
  • figuroj el konataj infanlibroj

Fabrikado redakti

Kvankam la merkato de valdorfpupoj estas sufiĉe granda, ne ekzistas grandaj produkantoj, krom la germana firmao „Käthe Kruse Puppen GmbH“ , sed multaj malgrandaj metiistoj.

La fabrikado estas kutime 100% manfarita. Tial ĉiu pupo estas almenaŭ iel malsama de la aliaj. Oni povas nomi ilin unikaĵoj. Artistoj alte taksas tiajn malsamojn, kiuj evidentigas la unuecon de la pupoj.

Ĉefe la vizaĝo estas grava indiko de rekono inter la verkoj de diversaj artistoj. Ĝi povas esti pentritabrodita.

La pupoj estas plenigitaj de molaj materialoj kiel lano, aŭ pli malmolaj kiel rizo. La elekto de la plenigmaterialo difinas la molecon de la pupo kaj la eblon formi ĝin.

Aspekto redakti

 
Valdorfpupo

Kompare al kutimaj pupoj, la aspekto de valdorfaj pupoj estas malpli klara kaj detala. Manoj kaj piedoj estas simplaj ŝtumpoj. Sur la vizaĝo distingeblas nur vangoj kaj nazo, orelaj ekzistas nur maloftege.

La pentrado aŭ brodado de la buŝo estas grava afero. Oni evitas esprimi apartan senton tra la mimiko. Laŭ valdorfa pedagogio, tion faru nur la ludanta infano. Tial la buŝo montras nur ekrideton. Tio estas unu el la grandaj malfacilaĵoj dum kreado de valdorfpupo kaj tiel spegulas la lerton de la artisto.

La kapo de valdorfpupo estas kutime ornamita de hararo aŭ kapvestaĵo. La haroj de plej altkvalitaj pupoj estas faritaj ekz. el plantfarbita lano kaj unuope nodita al la kapo. Foje oni uzas ankaŭ pretajn perukojn, kiuj kutime ne estas el naturmaterialoj, sed el artefaritaj materialoj.

Baze, ne ekzistas limo al aspekto de valdorfpupo. Tiel ĉiu artisto koncentriĝas je la laŭ vi plej esenca punkto en siaj verkoj.

Materialo redakti

Valdorfpupoj estas faritaj ĉefe el naturmaterialoj. Artefaritaj materialoj estas nur malofte aldonitaj, kaj nur por malgrandaj eroj. Kutimaj materialoj estas:

Literaturo redakti

  • Kinder Dolls: A Waldorf Doll-Making Handbook, Maricristin Sealey, Hawthorn Press, 2001, ISBN 190345803X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti