Valeria Bruni Tedeschi

Valeria BRUNI TEDESCHI[1] (naskiĝis la  16-an de novembro 1964(nun 1964-11-16) (59‑jara) en Torino) estas franca aktorino, scenaristino, reĝisorino de kino kaj komediistino de teatro de itala deveno. Ŝi posedas duoblan francan-italan naciecon.

Valeria Bruni Tedeschi
Valeria Bruni Tedeschi en Festivalo de Cannes, 2010
Valeria Bruni Tedeschi en Festivalo de Cannes, 2010
Persona informo
Valeria Carla Federica Bruni-Tedeschi
Naskiĝo 16-a de novembro 1964
en Torino, Italio
Lingvoj francaitala vd
Ŝtataneco ItalioFrancio vd
Familio
Patrino Marisa Borini vd
Gefratoj Carla Bruni vd
Amkunulo Louis Garrel • Sofiane Bennacer vd
Parencoj Nicolas Sarkozy • Giulia Sarkozy vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristokantisto • filmaktoro • ludisto • teatra aktoro • filmmuntistoaktoro • reĝisoro vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1983 -
Aktorado
César
1994
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Nepino de Virginio Bruni Tedeschi, fondinto en la 1920-aj jaroj, en Torino, de CEAT (Cavi Electrici Affini Torino), rapide atinginta la duan rangon de fabrikantoj de pneŭmatikoj de Italio. Virginio Bruni Tedeschi, itala judo, konvertiĝis dum la dua mondmilito kaj edziĝis kun katolikino, tiel forlasante la judan komunumon de Torino[2]. Valeria estas la filino de oper-komponisto Alberto Bruni Tedeschi, kaj de aktorino kaj piano-koncertistino Marisa Borini. Ŝia pliaĝa fratino estas Carla Bruni. Ŝi havis pli aĝan fraton Virginio (naskiĝinta la 20-an de septembro 1960 kaj mortinta la 4-an de julio 2006).

Biografio redakti

La 16-an de novembro 1964: ŝi naskiĝis en Torino, Italio. Filino de Alberto Bruni Tedeschi, riĉa torina industriisto kaj komponisto de klasika kaj opera muziko kaj de Marisa Borini, itala aktorino kaj piano-koncertistino.

1973: ŝi estis 9-jara, kiam ŝia familio forlasis Italion kaj transloĝiĝis al Francio, timante ostaĝo-prenojn fare de italaj Ruĝaj Brigadoj.

Ŝi vizitis kursojn de teatro en Atelier Jean Darel, kursojn de Blanche Salant en Centre Américain kaj post unu jaro en preparlernejo, ŝi sekvis kursojn de teatro en École des Amandiers en Nanterre, kun profesoroj Pierre Romans kaj Patrice Chéreau kune kun samjaraj kamaradoj Agnès Jaoui, Vincent Pérez, Marianne Denicourt, Bernard Nissille...

1983: ŝi debutis 19-jaraĝa ambaŭ en televido kaj teatro per Paolino, la juste cause et la bonne raison inspirita de muzika komponaĵo de ŝia patro, adaptita al televido de reĝisoro François Reichenbach kaj en teatro per teatraĵo Platonov de Anton Ĉeĥov, reĝisorita de Patrice Chéreau.

1986: ŝi estis 22-jara kiam ŝi unuafoje aperis[3] en kino en Paulette, la pauvre petite milliardaire de Claude Confortès.

1987: Patrice Chéreau, kiu restis ŝia mentoro, ofertis al ŝi ŝian unuan veran rolon en lia filmo Hôtel de France filmita kun aktoroj lernantoj de École des amandiers.

1993: Ŝi atingis amasmedian famon danke al filmo Les gens normaux n'ont rien d'exceptionnel, de la juna reĝisorino Laurence Ferreira Barbosa, por kiu ŝi estis rekompencita per César por plej bona virina espero en 1994.

1997: kunverkante dialogojn de filmo Mots d'amour kun sia kunulo Mimmo Calopresti, ŝi pasiiĝis por verkado de scenaro kaj verkis, reĝisoris kaj ludis sian propran rolon en 2002 en sia filmo inspirita de sia propra vivo, Il est plus facile pour un chameau..., kiu havigis al ŝi premion Louis-Delluc por unua filmo en 2003.

Ŝi daŭrigis per multnombraj filmoj en kino kaj televido, ankaŭ per teatraĵoj en teatro, inter Francio kaj Italio. Valeria estas unu el la plej petataj aktorinoj de franca kino, ofte en roloj de ĉarmoplenaj personoj malfortaj kaj turmentataj.

Filmografio redakti

Teatro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La familia nomo Bruni Tedeschi skribiĝas en la itala sen streketo; por ties artaj aktivecoj, Valeria uzas nomon kun franca ortografio, kun streketo.
  2. L'Express, novembro 2007, intervjuo de Valeria Bruni-Tedeschi
  3. Estis verŝajne ŝia debuto en profesia kino, tamen ŝi jam ludis la antaŭan jaron (1985) en amatora filmo Super-8 de 29 minutoj de Jean-Paul Chabrier kaj Jean Robert Blain Hanna Mandlikowa regardait ses poupées jouer au tennis. Ŝi havis la ĉefan rolon. Tiu tute nekonata filmo, ankoraŭ ekzistas.

Eksteraj ligiloj redakti