Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij

Valerij Fjodoroviĉ BIKOVSKIJ (ruse Валерий Фёдорович Быковский) estis piloto kaj kosmonaŭto de Sovetunio kaj Rusio. Li naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1934 en urbo Pavlovskij Posad de Moskva provinco. En 1955 li finis militan aviadistan lernejon en Kaĉinsk, en 1955-1960 servis en ĉasaviadila reĝimento de Moskva distrikto de aerodefendo. En 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj.

Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij
Persona informo
Naskonomo Валерий Фёдорович Быковский
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1934 (1934-08-02)
en Pavlovskij Posad
Morto 27-an de marto 2019 (2019-03-27) (84-jaraĝa)
en Leonikha
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Kacha Higher Military Aviation School of Pilots • inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski
Okupo
Okupo pilotokosmonaŭtomilitisto
vdr
Sovetia kosmonaŭto Valerij Bikovskij

Li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Vostok", estis anstataŭanto de ŝipa komandanto dum flugo de Andrijan Grigorjeviĉ Nikolaev en ŝipo "Vostok-3" (la 11-15-an de aŭgusto 1962). La faris kosman flugon kiel komandanto de ŝipo "Vostok-5" (la 14-19-an de junio 1963). La flugo daŭris dum 4 diurnoj 23 horoj 6 minutoj. Poste li prepariĝis al flugoj en ŝipoj de tipo "Sojuz" laŭ la luna programo de Sovetunio. Li estis nomumita kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-2", starto de kiu estis planata la 24-an de aprilo 1967. Programo de flugo de "Sojuz-2" inkluzivis kuniĝon kun ŝipo "Sojuz-1" (ĝi startis la 23-an de aprilo) kaj transiĝon de du membroj de la ŝipanaro de "Sojuz-2" tra malfermita kosmo en ŝipon "Sojuz-1". Pro teknikaj problemoj, aperintaj en ŝipo "Sojuz-1", starto de "Sojuz-2" estis abolita.

Sian duan kosman flugon li faris kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-22" (la 15-23-an de septembro 1976). La flugo daŭris dum 7 diurnoj 21 horo 52 minutoj 17 sekundoj. Ekde 1977 li prepariĝis al flugoj en ŝipoj de tipo "Sojuz" laŭ programo "Interkosmos".

Sian trian flugon li faris kiel komandanto de soveta-germana ŝipanaro en ŝipo "Sojuz-31" la 26-an de aŭgusto - la 3-an de septembro 1978). Dum la flugo la ŝipanaro kelktage laboris sur la orbita stacio "Salut-6". La flugo daŭris dum 7 diurnoj 20 horoj 49 minutoj 4 sekundoj. Dum tri vojaĝoj en la kosmon li troviĝis tie entute dum 20 diurnoj 17 horoj 47 minutoj 21 sekundoj. En 1988 li lasis la taĉmenton de kosmonaŭtoj.

En 1988-1991 li laboris kiel direktoro de Domo de sovetia scienco kaj kulturo en Berlino. Li estas dufoje promociita per la Heroo de Sovetunio, havas tri Ordenojn de Lenin, ordenojn de Ruĝa Stelo, de Labora Ruĝa Standardo kaj plurajn medalojn.

Bibliografio redakti