La Valiĥ-pino (Pinus wallichiana) estas pino indiĝena en la montaroj de Himalajo, Karakorumo kaj Hindukuŝo, ekde orienta Afganujo oriente tra norda Pakistano kaj Barato al Junano en sudokcidenta Ĉinujo. Ĝi vegetas je altaj altitudoj en montaraj valoj de 1 800–4 300 m (malofte tiel malalte kiel 1 200 m), kaj estas arbo kiu altas de 30 ĝis 50 m. Ĝi prosperas en mezvarma klimato kun sekaj vintroj kaj humidaj someroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Valiĥ- pino
Arbo en Arboreto Tortworth Court
Arbo en Arboreto Tortworth Court
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Strobus
Pinus wallichiana
A. B. Jacks.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu orientalisa specio estas proksime parenca al butana pino (Pinus bhutanica), kaj ofte kunfuzita kun ĝi. Pasintece Valiĥ-pino ankaŭ estis nevalide nomata "Pinus griffithii" McClelland, "Pinus excelsa" Wall. kaj "Pinus chylla" Lodd. kiam ĝi estiĝis akirebla en la eŭropa komerco en 1836, naŭ jarojn post la unua enkonduko de semoj anglujen far Nathaniel Wallich.

Priskribo redakti

La folioj ("pingloj") estas faske kvinope aranĝitaj kaj longas 12–18 cm. Ili estas notindaj por esti flekseblaj laŭlonge de sia longeco, kaj ofte gracie pendas. La strobiloj estas longaj kaj sveltaj, 16–32cm, flav-brunaj kiam maturaj, kun maldikaj skvamoj; la semoj longas 5–6 mm, kun flugilo de 2-30 mm.

Tipaj kreskadejoj estas montaraj deklivoj kaj antaŭ-glaĉeraj terenoj, sed ĝi ankaŭ konstituas praarbarojn ĉef-specie, aŭ miks-arbare kun himalaja cedro, betulo, piceo, kaj abio. Ĉe iuj lokoj ĝi atingas la arbolimon.

Uzado redakti

La ligno estas modere dura, longdaŭra kaj alte rezina. Ĝi estas bona brulligno sed produktas pikantan rezinecan fumon. Ĝi estas komerca resurso de terebintino kiu estas pli altkvalita ol tiu de Roksburg-pino sed ne estas tiel facile produktita.

Ĝi ankaŭ estas populara arbo por plantado en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, kreskigita por sia alloga foliaro kaj grandaj, dekoraj strobiloj. Ĝi estas aprezita por sia relative alta rezistemo kontraŭ aerpoluado, rezistante pli bone ol iuj aliaj koniferoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti