Vallelado [baljeLAdo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Vallelado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 702  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 26′ U (mapo)41.405555555556-4.4263888888889 [+]
Alto 779 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Vallelado (Provinco Segovio)
Vallelado (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Vallelado
Vallelado (Hispanio)
Vallelado (Hispanio)
DEC
Situo de Vallelado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vallelado [+]
vdr
Vallelado en la provinco Segovio.

Toponimio redakti

Meze de la 13-a jarcento Vallelado estis nomita Sancto Thome de Valelado, poste Valle-Helado, Vallehelado kaj Vallelado. Etimologie ĝi povus estis komprenebla kiel Frostovalo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 718 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 120 el la jaro 2000.

Ĝi distas 73 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cuéllar, San Cristóbal de Cuéllar, Mata de Cuéllar kaj Chañe el la provinco Segovio kaj kun San Miguel del Arroyo de la provinco Valadolido.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En kamparo Torrejón estis mezepoke defendoturo, de kiu restas nun nur la memoro, same kiel estis nunaj senhomejoj sed mezepokaj setlejoj: nome Cardedal de Torre, Ovilo, Torre de don Velasco kaj Val Farco.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj ĉefe ajloj: kio aperas centre en la blazono) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Tomaso de la 20-a jarcento, granda pino, fiŝkaptejoj kaj ponto ĉe la rivero Cega kaj monumentaj krucoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti