Valmojado [balmoĥAdo] (Malseka valo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Villamanta en la provinco de Madrido kaj Casarrubios del Monte kaj Méntrida en la provinco de Toledo.

Valmojado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45940
Retpaĝaro www.valmojado.com
Politiko
Urbestro Jesús Agudo López
Demografio
Loĝantaro 4 026  (2010)
Loĝdenso 154,85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 4° 5′ U (mapo)40.204444444444-4.0911111111111Koordinatoj: 40° 12′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 661 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Valmojado (Hispanio)
Valmojado (Hispanio)
DEC
Valmojado
Valmojado
Situo de Valmojado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valmojado [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Valmojado en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

De 13 de decembro de 1449 estas la plej antikva dokumento kie oni mencias la toponimon Valmojado.

Diversaj teorioj klopodis klarigi tiun nomigon. Laŭ unu el pioniroj, nome Jiménez de Gregorio en sia Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el S. XVIII (vortaroj de vilaĝoj toledaj) (1962-1986 III: 124), Val-mojado (Malseka valo) devenis el la situo de la antikva domaro "ĉe valo riĉa en akvo, pro la rojoj kiuj fluas laŭ ties kuŝajo kaj pro la fontoj kiuj elfluas en ĝi, kune al brutobreda vojo kiu estas ĉirkaŭe".

Kvankam Val-mojado ŝajne ne prezentas komplikon, kelkaj fakuloj en etimologio asertas ke mojado (malsaka) ne estas adjekto kiu kutime kuniras al sustantivo valo, ĉar tio neniom plie signifas: preskaŭ ĉiuj valoj kolektas akvon, tio estas, estas "mojados" (malsekaj)-, male al la malo - pli abundan en toponimio - kio povas iĝi ValsecoValsequillo (seka valo).

Unu el la hipotezo plej fidindaj estas tiu kiu asocias la nomon Valmojado kun la koruptaĵo kastilian de Valle MajadaVal Majada. La majada estis loĝejoj por paŝtistoj kaj brutaro survoje. La gregaroj estis enfermitaj en ŝafejoj dum la paŝtisto tranoktis en kabano.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Valmojadeños. La censita populacio en 2010 estis de 4.026 loĝantoj kaj la denseco estas de 154,85 loĝ/km².

Situo redakti

Valmojado estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 661 m; je 44 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°12′16″ N 4°05′28″ Ok.

Ekonomio redakti

 
"Ventomuelejo" de Valmojado
 
Statuo de Gonzalo Chacón, senjro de Valmojado, en Arroyomolinos (Madrido)

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

La 8an de marto de 1207 la reĝo Alfonso la 8-a konfirmis la donacon kun Azután (Borge Azultan), de domaro tiam nomata Villar de Cinco Fuentes ("la Vilaĝo de kvin fontoj") al la Monaĥejo de Sankta Klemento de Toledo. La sama reĝo Alfonso la 8-a trapasis la vilaĝon al la urbo de Segovio. En libro de la 14a jarcento (1312-1350) estis citata loko nome "Los Portiellos" (La Pordetoj), nome Libro de la Montería (Libro de Montoĉasado) de Alfonso la 9-a; tiele oni mencias ĉasadon de aproj en la loko. Oni plue mencias la lokon en 1436 kaj laŭ la aktuala nomo nur en 1449.

En diversaj dokumentoj aperas la vilaĝo kiel senjorejo de Gonzalo Chacón, administristo por Isabel la 1-a (Kastilio) kaj rilata al alia administristo juda, nome Abrahamo Senjoro. Poste ĝi estis parto de la Graflando de Casarrubios del Monte. Dum la 18a jarcento okazis konfliktoj pro klopodoj sendependiĝi.[1]

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti