La Valo Kokora (en hispana Valle de Cocora) estas valo de departemento Kindio en Kolombio. Ĝi situantas ĉe la Centra Montaro de Andoj. "Cocora" estis la nomo de Kimbaja princino, filino de lokestro Akaime, kaj signifas "akvostelo".

Valo Kokora

La valo estas parto de la Nacia Parko Los Nevados (en hispana Parque Nacional Natural de Los Nevados), alirita en jam ekzistinta nacia parko fare de la kolombia registaro en 1985. Tiu Parko kovras areon de 58,000 hektaroj (580 km2) totale,[1] inklude la nordorientan parton de Kindio.

Ĝi estas la ĉefa loko de la nacia arbo kaj simbolo de Kolombio, nome la kindia vaksopalmo (Ceroxylon quindiuense), same kiel de ampleksa vario de alia flaŭro kaj faŭno (kelka endanĝerita), ĉiu el kiu estas protektita laŭ la statuso de la nacia parko. La valo kaj la najbara urbo Salento estas inter plej popularaj turismaj allogoj en Kolombio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti