Nobla ŝtalo

(Alidirektita el Valorŝtalo)

Nobla ŝtalovalorŝtalo estas termino uzata de ŝtalfabrikistoj por indiki altkvalitan rustrezistan ŝtalon (populare: rustimuna ŝtalo), per kio oni emfazas ke la ŝtalo estas forta, pura kaj bela.

Artaĵo el nobla ŝtalo

Nobla ŝtalo interalie estas uzata por ornamaĵoj, kuirujoj, manĝilaro kaj ŝaltiloj. Sur manĝilaro ofte kun la indiko 18/10 aŭ 18/8. Tio signifas ke la ŝtalo konsistas por 18% el kromo kaj 10 aŭ 8% el nikelo. Kromo kaŭzas ke ekestas nevidebla oksidotavolo sur la manĝilaro, kiu protektas la reston de la metalo kontraŭ korodo. La nikelo kaŭzas ke la manĝilaro ne fariĝas magneta. Ofte manĝilaro ankaŭ enhavas molibdenon kiu plibonigas la fortecon.

Vidu ankaŭ redakti