Valvarrone

komunumo de Italio

Valvarrone (jen itale, historie latine Vallis Varronis) estas komunumo de Italio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2018 el la antaŭaj komunumoj Introzzo, Tremenico kaj Vestreno. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la provinco Lecco [Leko]. Fine de aprilo 2020 en la montareca kaj relative malmulte loĝata komunumo vivis 521 loĝantoj.

Valvarrone
Valvarrone
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco LC Lecco
Geografia situo 46° 5′ N, 9° 19′ O (mapo)46.0833333333339.3166666666667Koordinatoj: 46° 5′ N, 9° 19′ O (mapo)
Alto super marnivelo 587 m m
Areo 14,92 km²
Loĝantaro 496 (2023)
Loĝdenso 33 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bellano, Casargo, Colico, Dervio, Dorio, Pagnona kaj Sueglio
Patrono vidu la antaŭajn komunumojn
Festa tago same
Nomo de loĝantoj valvarronesi
Poŝtkodo 23836
Imposta kodo M395
Kodo laŭ ISTAT 097093
Telefona prefikso 0341
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Al la komunumo najbaras la komunumoj Bellano, Casargo, Colico, Dervio, Dorio, Pagnona kaj Sueglio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la rivero Varrone, jen enfluanta la lagon de Como apud la loĝloko Dervio, fontas en Vestreno