Valverde (El Hierro)

Valverde [balBERde] (Verda Valo) estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo El Hierro, nome la plej sudokcidenta en la provinco Sankta Kruco de Tenerifo kaj en la regiono Kanarioj.[1]

Valverde
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 165  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 49′ N, 17° 55′ U (mapo)27.809685-17.9151468Koordinatoj: 27° 49′ N, 17° 55′ U (mapo) [+]
Alto 571 m [+]
Areo 103,65 km² (10 365 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Valverde (Kanariaj insuloj)
Valverde (Kanariaj insuloj)
DEC
Valverde
Valverde
Situo de Valverde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valverde, El Hierro [+]
vdr

La flughaveno de la insulo kaj la haveno Puerto de La Estaca estas ene de tiu municipo.

Geografio redakti

 
Valverde en la insulo El Hierro.

Valverde estas en la nordoriento de la insulo El Hierro kun ĉefurbo je 585 m.s.m. Temas pri municipa teritorio kiu okupas la nordorientan trionon de la insulo lima kun Frontera (okcidente), kaj kun El Pinar (sude); dum norde kaj oriente estas Atlantiko.[2] La municipa ĉefurbo, nomita ankaŭ Villa de Valverde estas la nura hispana insula ĉefurbo kies urba kerno ne estas marborde. Ĝi estas ankaŭ la insula ĉefurbo plej suda kaj plej okcidenta.

Valverde posedas areon de 103,65 km², nome la plej etendan de la insulo.[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Pluvas malmulte marborde kaj plie en la altaĵoj. La municipo enhavas naturajn areojn, inter kiuj protektitaj pejzaĝoj Ventejís kaj Timijiraque, kaj parto de la Natura Monumento Las Playas, de la Rura Parko de Frontera kaj de la Speciala Natura Rezervejo de Tibataje.[5]

Historio redakti

En la areo estis loĝado de praloĝantoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6]

 
La preĝejo.

Juan de Bethencourt konkeris la insulon en la 15-a jarcento, kaj ĝi iĝis senjorlando kun ununura municipo. Montañetas estas unu el plej fruaj loĝlokoj en aparta arbara areo. Meze de la 16-a jarcento kaj fine de la 19-a jarcento (1899) okazis incendioj kiuj detruis la historiajn registrojn, kio malhelpis la esploradon pri la historio de la municipo.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1970-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio redakti

En januaro 2014 estis 4 973 loĝantoj, kio faris ĝin la plej loĝata municipo de la insulo kaj la 33a de la provinco. La loĝdenso estis de 47,48 loĝ./km².

Historie la loĝantaro malaltiĝis el ĉirkaŭ 6 000 loĝantoj al iom pli ol 3 000 en 1970, sed poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 5 000. Tion kaŭzis forta elmigrado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj.

Valverde enhavas jenajn loĝlokojn:

  • El Mocanal estas en la fekunda nordo de la isla, ĉe paŝtejoj kaj kampoj, similalte kiel ĉe Valverde. La klimato estas tre malseka kaj ofte estas nebulo. En la marbordo de Mocanal estas du naturaj naĝejoj ĉe kiuj staras antikva setlejo konservita en la origina stato: nome Pozo de las Calcosas, kiu estas loĝata nur somere kaj semajnfine.
  • Erese, je 6 km de la insula ĉefurbo.
 
Rigardejo Mirador de La Peña.
  • Guarazoca, je 2 km norde, kun similaj pejzaĝo kaj klimato. La lokanoj vivtenas sin ĉefe per agrikulturo kaj ankoraŭ videblas kelkaj iamaj vinpremejoj. La rigardejo Mirador de La Peña estas surmonta konstruaĵo kaj rigardejo almara proksima al la loko; ĝi estas verko de la kanaria arkitekto César Manrique kaj estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso fare de la regiona Registaro de Kanarioj en 2001.
  • Pli supre de Guarazoca kaj Mocanal estas unu de la plej antikvaj lokoj de El Hierro: nome Las Montañetas. La malseka klimato devigis sian loĝantojn abandoni ĝin, sed la kampojn ankoraŭ oni laboras. Kelkajn de la abandonitaj domojn restaŭris iliaj posedantoj, kaj luas ilin por rura turismo.
  • San Andrés estas sur altebenaĵo kaj ĝuas kontinentan klimaton: varmon somere kaj vintrojn malvarmajn, malsekajn kaj kun nebulo, kiu povas plui la tutan tagon aŭ plej ofte la tutan nokton. La loĝantoj vivtenas sin ĉefe per brutobredado de kaproj, ŝafoj kaj bovoj. La rigardejo de Jinama estas nordoriente de la loĝloko, rigarde al la Golfo. Proksime de San Andrés estas la ruinoj de Albarrada, unu de la plej fruaj setlejoj de la insulo.
  • Echedo estas en grava vitvina areo, kaj la domoj estas ĉirkaŭitaj de vitoj kultivitaj ĉe vulkanaj cindroj. De tie vojo iras al Charco Manso, naturaj naĝejoj habiligitaj ĉe kruta marbordo, kun arkoj de lafo kaj nombraj bloviloj.
 
Isora.
  • Isora estas en la komarko de Azofa, je ĉirkaŭ 10 km de la municipa kerno, je 13 minutoj peraŭte. La loĝloko je ĉirkaŭ 900 m.s.m. estas la dua loĝloko plej alta de la insulo, kun tre varia klimato, kun temperaturo vintre inter 3 °C kaj 20 °C, dum somere inter 20 °C kaj 40 °C.
  • Tamaduste estis loko de fiŝkaptistoj kaj nun somerloko por la lokanoj de Valverde. Ĝi enhavas malgrandan naturan havenon, proksime al la flughaveno; la blankaj domoj kaj loĝejoj forte kontrastas kontraŭ la nigraj vulkanaj cindroj de la medio.
  • Ankaŭ La Caleta estas ankaŭ proksime al la flughaveno, kaj enhavas apartamentojn kaj du trinkejojn kaj naĝejojn. En rokoj proksimaj al maro oni malkovris petroglifojn atribuitajn al praloĝantoj.
  • Timijiraque estas proksima al la haveno de La Estaca, kie estas unu de malmultaj strandoj de sablo de la insulo, vizitata ofte de surfuloj kaj banistoj. Estas du trinkejoj.
 
Parador Nacional apud strando.
  • Tiñor estas domaro je 5 km de la ĉefurbo je 900 m de altitudo.
  • Las Playas (la strandoj) estas ĉe El Pinar.
  • Puerto de la Estaca je ok km sude, komence de la golfeto de Las Playas, kie estas la Roque de la Bonanza, roka formacio kiu staras vertikale 200 m super la oceana grundo. Ĝi estas unu de la ĉefaj fotomotivoj de la insulo. En alia pinto de la golfeto estas la Parador Nacional, ŝtata hotelo kvarstela.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Ĝi estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro.

Inter vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo de Nuestra Señora de la Concepción, kun oklatera sonorilturo, finigita per kupoleto de mudeĥara influo.

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - El Hierro». Arkivita el originalo la 4an de marto 2016.
  6. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti