Valverde de Mérida
Valverde de Mérida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas tri aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.
Valverde de Mérida | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06890 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 018 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 55′ N, 6° 13′ U (mapo)38.910833333333-6.2202777777778Koordinatoj: 38° 55′ N, 6° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 267 m [+] | ||
Areo | 52,7 km² (5 270 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valverde de Mérida [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas valverdeños. La censita populacio en 2008 estis de 2.033 loĝantoj.
Situo redakti
Valverde de Mérida estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Vegas Bajas je kurbo de la rivero Guadiana kaj fakte okcidente de la frata komarko Vegas Altas, je altitudo de 267 m; je 72 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj nur je 10 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, al kiu utilas kiel dormovilaĝo aŭ eĉ dormokvartalo. La surfaco de ties teritorio estas de 52,7 km².
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado, lastatempe minacata pro la projekto de konstruo de termocentralo.
Historio redakti
La loko estis reloĝata post la "Reconquista" laŭ la fuero (propra leĝo) de Mérida de 1235. Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago. En 1630 ĝi sendependiĝis el tiu jurisdikcio kiam atingis la titolon de Vilaĝo per de pago de 16.000 dukatoj.
Arkeologio redakti
Krom iknito kion valverdanoj nomigas 'la pisá la vaca' (Bovinspuro), estas antaŭromiaj kaj visigotaj restaĵoj, sed plie abundas la restaĵoj de vilaoj kiuj provizis al la romia ĉefurbo de Emerita Augusta el agrikulturaj produktoj.
Monumentoj redakti
- Preĝejo de Sankta Marina.
- Ermitejo de Sankta Ana.