La valzoj (alemana lingvo:Valser; germana lingvo: Walser) estas alemana tribo vivanta en la alpa regiono. La valzoj parolas supregalemanan dialekton, la tiel nomitan valzan germanan. La valza popolo en mezepoko disvastiĝis el la hodiaŭa sivsa Kantono Valezo en vastan parton de la alpa regiono en la hodiaŭaj Svislando, Liĥtenŝtejno, Aŭstrio kaj Norditalio.

Tipa valza trunkodomo.

Historio redakti

Antaŭ proksimume 1000 jaroj la valsoj atingis dum sia migrado venante de la Berna Oberlando la valon Goms en Valezo kaj setlis iom post iom en la tuta supra Rodan-Valo.

En la 13-a kaj 14-a jarcento unuopaj grupoj de valzoj komencis forlasi la Rodan-Valon kaj migradis en ĉiujn direktojn, ĉefe tamen al oriento. Tial oni trovas en multaj lokoj en la Centraj Alpoj hodiaŭ valzajn vilaĝojn. En Grizono la almigrado de valzoj en mezepoko fortigis la alemanigon de la romanĉlingvaj valoj, kiuj jam de malsupre estis sub la premo de alemanaj almigrantoj.

Literaturo redakti

  • Karl Bohnenberger: Die Mundart der deutschen Walliser im Heimattal und in den Aussenorten. Huber, Frauenfeld 1913 (Beiträge zur Schweizerdeutschen Grammatik 6).
  • Paul Zinsli: Walser Volkstum in der Schweiz, in Vorarlberg, Liechtenstein und Piemont. Erbe, Dasein, Wesen. Huber, Frauenfeld 1968 (7. ergänzte Auflage. Verlag Bündner Monatsblatt, Chur 2002, ISBN 3-905241-17-X).
  • Vereinigung für Walsertum (Hrsg.): Die Walser. Ein Arbeitsheft für Schulen. 3. Auflage. Verlag „Wir Walser“, Brig 1998.

Eksteraj ligiloj redakti