Vandana SHIVA (naskiĝis la 5-an de novembro 1952 en Dehradun, Barato) estas socia kaj ekologia aktivulino, sciencistino, virinismulino.

Vandana Shiva
Barata sciencisto kaj famulo en alimondisma movado
Barata sciencisto kaj famulo en alimondisma movado
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1952 (1952-11-05) (71-jaraĝa)
en Dehradun, Utarakando,  Barato
Religio hinduismo vd
Lingvoj anglahindia vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Universitato de Okcidenta Ontario • Panĝaba Universitato • Universitato de Gelfo • St. Mary's Convent High School vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • universitata instruisto • politikisto • mediprotektulo • ecofeminist vd
Doktoreca konsilisto Jeffrey Bub vd
Verkado
Verkoj Staying Alive: Women, Ecology, and Development ❦
The Violence of the Green Revolution: Third World Agriculture, Ecology, and Politics ❦
Earth Democracy: Justice, Sustainability, and Peace vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde jaroj 1970, ŝi partoprenis la movadon Ĉipko, konsistantan el virinoj brakumantaj arbotrunkojn cele malhelpi ties forhakadon.

Ŝi formiĝis kiel fizikisto pri atoma fiziko, sed, kiel ŝi diris, "tro laŭte aŭdante en internaciaj kunvenoj ĉiujn mensogojn pri agrikulturo de mia lando" ŝi komencis aktiviĝi tiukampe kaj fine diris al si "mi daŭrigos miajn prifizikajn esplorojn pli poste", sed de 20 jaroj ŝi tion ne faris.

En 1982 ŝi fondis la Esplorfonduson por Scienco, Teĥnologio kaj Ekologio (angle RFSTE). En 1991 ŝi fondis la movadon Navdanya Baratskala por protekti diversecon kaj integrecon de la vivantaj riĉfontoj, precipe la lokaj semoj, t. e. la naturaj semoj de Hindio. En decembro 1999 ŝi estis en Seattle apud José Bové, kaj en 2000 en Millau.

Ŝi luktas kontraŭ la intensa kapitalisma agrikulturo regata de la Transnaciaj firmaoj, la GMOj, kaj Patentigo de vivantaĵoj. Ŝia principo fontas el tio, ke "ĉia agrikulturo devas submetiĝi je du ekzamenoj: ekzameno ekologia, kaj ekzameno laŭ Homaj Rajtoj".

Laŭ ŝi "la movado pri ekologia agrikulturo estas ja la movado de civita socio internaciskale, kiu trabatas la vojon al estonto; ĝi estas la plej granda senperforta movado de la planedo". "Mi opinias", ŝi diris, "ke la movado ekologia agrikulturo estas remetanta sur la piedoj mondon, kiu paŝas kapmalsupre ĉiamaniere."

Ŝi ankaŭ diris: "ni iel aranĝis, ke nia movado konsistas en laŭdo al diverseco."

Verkaro redakti

Vandana Shiva 2007

(tre nekompleta, temas nur pri la france tradukitaj)

  • Moralo kaj agro-industrio (1997)
  • Ekolog-virinismo (1999)
  • Manĝaĵa terorismo, kiel multnaciaj firmaoj malsatigas Trian Mondon (2001)
  • La akvo-milito (2003)
  • Vivo ne estas varo (2004)

Vidu ankaŭ redakti

Amrita Bhumi

Eksteraj ligiloj redakti