Vanelo

Eŭrazia vanelo aŭ pli simple Vanelo (Vanellus vanellus), estas birdo-specio de la familio de Ĥaradriedoj de la ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭrazia vanelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanelo Vanellus
Specio: Eŭrazia vanelo Vanellus vanellus
Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujaraj prezencoj  Migrado  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2006."
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujaraj prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2006."
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujaraj prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2006."
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Tamen “vanelo” estas pli ĝenerala vorto kiu utilas ankaŭ por ĉiu membro de la genro Vanellus, iom simila al genro Charadrius de la sama familio; oni uzas ĝin specife por tiu ĉi specio, ĉar ĝi estas la plej disvastigata en Eŭrazio, dum la plej granda parto de la aliaj vaneloj loĝas ĉu en Azio, ĉu en Afriko, kaj malpli en Oceanio aŭ Ameriko.

    Disvastiĝo redakti

    Tiu birdo estas komuna tra mezvarma Eŭropo kaj tra mezvarma Azio. Ĝi eventuale estas vaganta ĝis Norda Ameriko.

    Temas pri specio plej kutime migranta en preskaŭ sia tuta teritorio. Tiele ili bredas en Eŭropo escepte de la mediteraneaj regionoj, Rusio, centra Azio, Mongolio kaj Manĉurio kaj vintras en mediteraneaj regionoj -ekde Francio, Hispanio kaj Maroko ĝis Egiptio kaj Meza Oriento, Arabio, Irano, nordokcidenta Hindio kaj suda Ĉinio. Ili migras ĉefe dumtage, plej ofte en grandaj aroj. Okcidentaj reproduktiĝantoj, kiel en Britio, Francio, centra kaj suda Hispanio aŭ eĉ Turkio, estas loĝantaj kaj ne migras pli suden vintre.

    Aspekto redakti

     
    Ido

    Tiu specio de la genro Vanellus estas mezgranda birdo 28-35 cm longa kun 67-72 cm de enverguro. Ĝi havas rondformajn larĝajn flugilojn kaj fajnan kreston. Ĝi estas el la plej mallongkruraj inter vaneloj. Ĝi estas ĉefe blanka kaj nigra -pli precize fronto, kresto, ĉebeko kaj subokula strio, gorĝo kaj supra brusto nigraj kaj vizaĝo, suba brusto kaj ventro blankaj-, sed dorso estas brilverda kun rozkoloraj nuancetoj belegaj antaŭ sunlumo; krome nuko kaj malantaŭa kolo estas brunverdaj kaj sub vosto estas iom avelbruna, kio estas pli videbla kiam la birdo kliniĝas antaŭen por manĝi.

    Dumfluge supraj partoj aperas precipe verdaj ĉekorpe kaj malhelbrunaj la flugiloj -kun tri blankaj pintoj-, dum vosto aperas blanka kun nigra fina larĝa strio kaj finfina blanka mallarĝega strieto. Desube videblas klare la kontrasto inter nigraj kaj blankaj partoj, precize blankaj estas vizaĝo, korpo kaj ĉekorpa flugilduono kaj nigraj gorĝo, pintaj flugilduonoj kaj malantaŭa strio.

    Inoj kaj junuloj havas pli mallarĝajn flugilojn kaj mallongan kreston kaj havas ne tiom markitan kapon, sed plumaro estas sufiĉe simila.

    Reproduktiĝo redakti

     

    Temas pri vadbirdo kiu reproduktiĝas en kultivitaj teroj kaj similaj medioj kun malalta plantaro, kiel stepoj. Dum pariĝado okazas akrobataj ceremonioj kun laŭta pepado. La ino demetas 3 aŭ 4 verdecajn ovojn en surplanka nestotruo -kun herbo ŝtopita de la ino- elektita inter tiuj kiujn faris la masklo ĉu en eta deklivo ĉu proksime de akvo. Tio kaj la idoj estas defendataj brueme kaj agreseme kontraŭ ĉiu fremdulo, eĉ kontraŭ ĉevaloj kaj alia brutaro. Kovado daŭras malpli ol monato. Tiuj zorgoj estas tasko de ambaŭ gepatroj, sed ĉefe ino plenumas ilin. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post pli ol monato.

    Kutimoj redakti

    La multnombreco de tiu specio estis malpliigita de intensaj agrikulturaj teknikoj. Vintre ili formas grandajn arojn sur malferma kamparo, precipe en plukebla aŭ plukita terpecaro kaj kotaj zonoj. Tie ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, kiel moluskoj, vermoj, araneoj kaj iom da vegetalo. Sed kiam la vintro estas tro seka kaj ne sufiĉe pluvas, la tero malmoliĝas kaj ili ne povas trovi manĝaĵojn, ili malfortiĝas kaj ne povas facile ekflugi, pro tio ili povas esti atingitaj de kuranta homo.

    Tiu specio estas socia ĉefe vintre kaj tre ofte manĝoplukas en miksitaj aroj kun Orpluvio kaj Ridmevo, kvankam tiu mevo ofte rabas la du karadrioformajn, sed ŝanĝe donas protekton kontraŭ eventualajn predantojn.

    Kiel orpluvioj, tiu specio preferas manĝi dumnokte kiam estas lunlumo.

    Tiu palearktisa specio uzas tre laŭtan fajfadon kiel ia "fuiii" precipe dum bradaj ceremonioj, kun konstantaj alvokoj dum masklo akrobatas. Alia voĉo dum manĝoplukado sonas kiel kata miaŭo aŭ beba plendokrio.

    Flugado estas tre specifa per malrapida kaj neregula flugilfrapado kiel de papilio.

    Ili povas vivi ĝis 22 jaroj.

    Kunhomaj rilatoj redakti

    En Nederlando okazas tradicia kultura konkurenco por trovi la unuan vanelovon de la jaro (het eerste kievitsei). Tio estas specife populara en la regiono Frislando.

    La Eŭrazia vanelo estas protektita birdo.

    Referenco redakti

    Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2

    Eksteraj ligiloj redakti


    Bildaro redakti


    (PIV)