Vanessa REDGRAVE (naskiĝis la 30-an de januaro, 1937) estas brita aktorino.

Vanessa Redgrave
Oskar-premiito
Persona informo
Vanessa Redgrave
Naskiĝo 30-an de januaro 1937 (1937-01-30) (87-jaraĝa)
en Blackheath
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo • Queen's Gate School • The Alice Ottley School vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Dinastio Redgrave family vd
Patro Michael Redgrave vd
Patrino Rachel Kempson vd
Gefratoj Corin Redgrave • Lynn Redgrave vd
Edz(in)o Tony Richardson • Franco Nero vd
Amkunulo Timothy Dalton vd
Infanoj Natasha Richardson • Joely Richardson • Carlo Gabriel Nero vd
Profesio
Okupo scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vanessa Redgrave en 2007

La familia fono de Vanessa Redgrave estis plene ligita al la teatro: La gepatroj Michael Redgrave kaj Rachel Kempson estis geaktoroj, ankaŭ ŝiaj gefratoj Lynn kaj Corin sekvis tiun ĉi karieron.

Post ok-jara baletlernado Vanessa Redgrave decidis dediĉi sin al la aktorado, kaj en la jaro 1958 ŝi unuafoje kune kun sia patro aperis sursceneje kaj en filmo. En 1961 ŝi aliĝis al la renoma teatra ensemblo Royal Shakespeare Company. Ŝi rapide iĝis fama kaj ŝatata, prezentante sin sur scenejoj en Britio kaj Usono.

Per sia unua ĉefrolo en la filmo Morgan. A Suitable Case for Treatment ŝi famiĝis ankaŭ kiel filmaktorino. Krom nomumon por la Oskaro ŝi gajnis la Oran Palmon en la filmfestivalo de Cannes. En 1978 ŝi gajnis la Oskaron pro la plej bona epizoda rolo en Julia.

Vanessa Redgrave ankaŭ engaĝiĝas politike. Ŝi protestis kontraŭ nukleaj armiloj kaj kontraŭ la milito kontraŭ Vjetnamio, krome ŝi simpatiis kun la IRA kaj la PLO. Tre gravas por ŝi la movado por homaj rajtoj.

Ŝia edzo de 1962 ĝis 1967 estis la reĝisoro Tony Richardson. La du filinoj el tiu ĉi edzeco Natasha kaj Joely sekvis la patrinon kaj fariĝis aktorinoj. El rilato kun Franco Nero Vanessa Redgrave havas unu filon.

Listo de filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti