Varborso de la Silko

Monda heredaĵo de UNESKO

La Varborso de la Silko (hispane Lonja de la Seda de Valencia) estas majstra verkaĵo de la civila valencia gotika arkitekturo kiu troviĝas en la historia urboparto de Valencio (Hispanio), deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO, situanta ĉe la Placo de la Merkato, numero 31, antaŭ la Preĝejo de la Sanktaj Johanoj kaj de la Valencia Centra Merkato.

Varborso de la Silko
lonja [+]
Koordinatoj39° 28′ 28″ N, 0° 22′ 42″ U (mapo)39.474444444444-0.37833333333333Koordinatoj: 39° 28′ 28″ N, 0° 22′ 42″ U (mapo)

Varborso de la Silko (Valencilando)
Varborso de la Silko (Valencilando)
DEC
Varborso de la Silko
Varborso de la Silko
Map
Varborso de la Silko
Vikimedia Komunejo:  Llotja de la Seda [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Ekstera vidaĵo
Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iv
Fonto 782
Regiono** Eŭropo kaj Nord-Ameriko
Geografia situo 39° 28′ 28″ N, 0° 22′ 42″ U (mapo)39.474416666667-0.37844444444445
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĝi estis konstruita inter 1482 kaj 1548, kaj la unua konstruinto estis Pere Compte inter la jaroj 1483 kaj 1498 sur modelo de la Varborso de Majorko, kiu fariĝis simbolo de la riĉeco de la t.n. Valencia Ora Jarcento (15-a jarcento) kaj montraĵo de la komerca revolucio dum la Malalta Mezepoko, de la socia disvolviĝo kaj la atingita prestiĝo de la valencia burĝaro.

Monumento redakti

 

En Hispanio ĝi estis deklarita kiel Nacia Monumento ekde 1931 kaj kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1996.

Historia monumento RI-51-0000968[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti