Varenikoj (ukraina - вареники) kune kun barĉo kaj saloo estas vizit-karto de la ukraina kuirarto. Ili estas etaj pasto-kovertoj, triangulaj aŭ duon-rondaj, farĉitaj per: kuirita terpomo, kazeo, acid-brasiko, viando, fazeolo, fungoj, fruktoj aŭ beroj.

Varenikoj

Al varenikoj estis dediĉitaj popolaj kaj aŭtoraj poemoj kaj kantoj. Monumentoj al vareniko estis starigitaj en Glendon (Alberto, Kanado), 1989 kaj Ĉerkaso (Ukrainio), 2006.

De 1999 la plej eminenta kuiristo de Ukrainio ricevas premion "La Ora Vareniko".