Varenna

komunumo de Italio

Varenna (Varena, lombarde /vaˈrena/) estas komunumo de Italio, situanta ĉe la lago de Como, fronte al Bellagio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la provinco Lecco [Leko]. Fine de 2023 en la komunumo vivis 693 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Georgo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Varenna
Varenna
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco LC Lecco
Geografia situo 46° 1′ N, 9° 17′ O (mapo)46.0166666666679.2833333333333Koordinatoj: 46° 1′ N, 9° 17′ O (mapo)
Alto super marnivelo 220 m [+]
Areo 11 km²
Loĝantaro 693 (2023)
Loĝdenso 55 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bellagio (CO), Esino Lario, Griante (CO), Lierna, Menaggio (CO), Oliveto Lario kaj Perledo
Patrono sankta Georgo
Festa tago 23-a de aprilo
Nomo de loĝantoj varennesi
Poŝtkodo 23829
Imposta kodo L680
Kodo laŭ ISTAT 097084
Telefona prefikso 0341
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La marbordo inter Mandello del Lario kaj Varenna estas konata kiel la "Costa d'Oro", konsiderata la plej bona, kun la plej bonaj vetercirkonstancoj kaj panorama vido de la Lago de Como. bordo de la Lago de Como.Pro sia graveco, la militoj por la konkero de tiu ĉi bordo de la Lago de Como estis multnombraj kaj se ili daŭris jardekojn, eĉ inter la armeoj de Milano kaj la Serenissima.

La kostoj de vila domo kun vido al Lago Como, rigardita kiel unu el la plej belaj lokoj en la mondo, estas kompareblaj al tiuj en Monte Carlo. La plejmulto de la vendoj okazas en la intervalo de €35.000 ĝis €40.000 por kvadrata metro.

Najbaras la komunumoj Bellagio (CO), Esino Lario, Griante (CO), Lierna, Menaggio (CO), Oliveto Lario kaj Perledo.

Historio redakti

Fiŝista vilaĝo en 769 en la Komunuma Epoko estis aliancita kun Milano, kaj militis kontraŭ Komo en 1126. En 1169 la komanoj detruis la Insulon Komacina, kaj la tieaj loĝantoj rifuĝis en Varenna, en kvartalo, de tiam nomata: Insula nova; Ankoraŭ nun la metiistoj de la urbo estas nomataj majstroj komacinaj (itale maestri comacini).

Ĉiujare oni memoras la alvenon de la komacinoj dum la festo de Sankta Johano: sabate kaj dimanĉe en la semajno de la 24 de junio, la lago estas lumigita per miloj da lumaghitt, flotantaj lumetoj en la akvoj de la lago.

Esperanto en Varenna redakti

  • En 1958 de la 15-a ĝis la 17-a de aŭgusto, okazis Kunveno de Krucvort-amatoroj en Varenna. La Organiza Komitato, estrata de prof. Angelo Zappa pretigis ekspozicion de enigm-arto kaj kaj de tutmondaj gazetoj publikigintaj krucvortenigmoj, kun aparta evidentigo de la koncernaj esperanto-revuoj.

<fonto: L'Esperanto, revuo de IEF, la Itala Esperanto-Federacio, numero de julio-aŭgusto 1958>

Ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo