La Varia buteo (Buteo polyosoma) estas amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. Ĝi estas polimorfa specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Varia buteo
Varia buteo, ino ĉe Malvinoj.
Varia buteo, ino ĉe Malvinoj.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. polyosoma
Buteo polyosoma
(Quoy & Gaimard, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas disvastigata kaj ofte komuna en malfermaj habitatoj en okcidenta kaj suda Sudameriko, inklude Falklandojn. Ties taksonomio estas ankoraŭ pridisputata, kaj kelkaj disigas ĝin en la disvastigata Ruĝdorsa buteo (B. polyosoma) kaj Punaa buteoGurneja buteo (B. poecilochrous) de centraj kaj nordaj altaj teroj de Andoj, sed la diferencoj inter ambaŭ ne estas klaraj. Plej ĵusaj fakuloj subtenas la kunigon de ambaŭ buteoj sed la temo estas ankoraŭ polemika.[1][2] Male la rara taksono el la Insularo Juan Fernández estas relative distinga, kaj eble meritas speciagnoskon kiel Buteo de Juan Fernández (B. exsul).[3] En tiu artikolo kaj plej nunaj informoj la tri rasoj estas konsiderataj kiel subspecioj.

Aspekto redakti

La nomo Varia buteo estas tute taŭga, ĉar ambaŭ seksoj ekzistas en kelkaj morfoj. Plenkreskuloj el ĉiuj ili havas blankan voston kun kontrasta nigra antaŭfina bendo kaj grizajn flugilojn malhele striecajn (dumfluge el sube, la flugilplumoj aspektas blankecaj kun fajna strieco kaj larĝa nigra pinto). La resta plumaro varias el tre malhelgriza al blankeca, kaj kelkaj individuoj havas ruĝecbrunan en subaj partoj. Inoj kutime havas ruĝecbrunan dorson, kion maskloj kutime ne havas, kvankam almenaŭ kelkaj maskloj havas ankaŭ tion.[2] La taksono exsul el insulo Juan Fernández estas multe malpli varia, blankeca sube kaj griza supre ĉe plenkreskuloj de ambaŭ seksoj.[3] Oni konas almenaŭ 27 distingajn plumarojn en tiu specio, eble pleje inter rabobirdoj (kvankam la disvastigataj Jamajka buteo kaj la Komuna buteo estis konstatitaj ankaŭ kiel ampleksa sed pli uniforma gamo de plumarvariaĵoj[4]) sen rilatoj al variantoj morfometrikaj kaj nur al malgrandaj geografiaj variadoj.[5]

Grando redakti

Ankaŭ grando estas varia en tiu konfuziga specio. Longo povas gami el 45 al 62 cm kaj enverguro el 113 al 151 cm. Pezo povas gami el 800 al almenaŭ 1,800 g.[6] La subspecio Punaa buteo estas ĝenerale konsiderata ĉe la plej granda pinto de la grandogamo kaj la Ruĝdorsa buteo ĉe la plej malgranda (dum Buteo de Juan Hernandez estus intermeza), sed tiuj distingoj estas malfacilaj en naturo. Ĝenerale tamen tiu specio estas taksata kiel granda Buteo.

Habitato redakti

La Varia buteo okupas malfermajn habitatojn de ĉiaj altoj. La Ruĝdorsa raso loĝas en plej ampleksa gamo de areoj el ĉiuj Variaj buteoj, inklude super la arbolimo en montoj, montetoj de pacifika marbordo, stepoj de Patagonio, agrikulturaj areoj kaj bordoj de ĉeriveraj arbarkoridoroj, arbaroj de fagoj kaj humidaj arbaroj kaj ĉemontaj kaj de malaltaj teroj. Kvankam ofte la plej ebla raso trovata en malaltaj teroj, eĉ la Ruĝdorsa estas malpli ol komuna sub altoj de 500 m (ĝis 3,000 m). La raso Juan Fernandez troviĝas en la insulaj vulkanaj deklivoj kaj nefekundaj herbejoj de ĉiaj altoj. La raso Punaa estas ofte komuna elemento super la arbarolimo en habitatoj de paramo kaj punao, je pli altaj lokoj (5,000+ m) ol preskaŭ ĉiu ajn rabobirdo. Pli malgrandaj nombroj de tiu lasta raso povas viziti montajn arbustarojn kaj nefekundajn arbarojn de Polylepis tiom malalte kiom ĝis 900 m (sed rare sube de 2,900 m).

Kutimaro redakti

Por ĉiuj kutimaraj aspektoj, la Varia buteo estas tipa Buteo. Ili estas ĉefe vidataj dum ŝvebado super varmaj termikoj sed povas esti vidataj ankaŭ ĉe preskaŭ ĉiu ajn tipo de elstara ripozejo (el signalaj fostoj al grandaj arboj). Ili predas preskaŭ ĉiujn ajn mezgrandajn animalojn kapteblajn, sed malgrandaj mamuloj enhavas pli da 90% el predoj laŭ kelkaj studoj. La plej komune konstatitaj predoj estas kavioj, tukotukoj, kunikloj, musoj kaj tomasomoj. Estas predataj ofte ankaŭ tervermoj, kurkulioj, ortopteroj kaj aliaj senvertebruloj. Ankaŭ birdoj estas foje kaptataj, inklude lacajn petrelojn ĉe Insularo Juan Fernández. Aliaj predoj estas aliaj roduloj kaj lagomorfoj, ranoj, lacertoj, serpentoj, kaj fiŝoj. La Varia buteo ĉasas laŭ la tipa stilo Buteo: oni vidas predon el ŝvebado kaj oni flugofalas surgrunden.

Reproduktado povas okazi ĉe diversaj sezonoj kaj povas varii ĉe ĉiuj rasoj. Ili konstruas grandajn nestojn el bastoneteroj sur ĉiu ajn alta strukturo disponebla kaj foje ili reproduktiĝas kooperative.[7] La ino demetas 1 al 3 ovojn. La kovado daŭras 26 al 36 tagojn. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 40 al 74 tagoj. La pli grandaj buteoj kaj de pli altaj lokoj bezonas pli longan tempon por kovado kaj multe pli longan por elnestiĝo ol la buteoj de pli malaltaj lokoj.

Referencoj redakti

  • "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
  1. South American Classification Committee (2007). Merge Buteo poecilochrous into B. polyosoma. Arkivigite je 2009-03-10 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita 10-07-2009
  2. 2,0 2,1 South American Classification Committee (2009). Re-split Buteo poecilochrous from B. polyosoma. Arkivigite je 2010-06-28 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita 10-07-2009
  3. 3,0 3,1 Jaramillo, A. Burke, P., & Beadle, D. (2003). Birds of Chile. Christopher Helm. ISBN 0-7136-4688-8
  4. "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
  5. http://www.jstor.org/pss/1369894
  6. http://www.scielo.cl/scielo.php?pid=S0716-078X2002000200014&script=sci_arttext
  7. http://neotropical.birds.cornell.edu/portal/species/overview?p_p_spp=128116