Varma Jupitero

Varmaj Jupiteroj estas tipo de planedo, kies maso estas simila aŭ pli granda al tiu de Jupitero (1,9 x 1027 kg). Dum Jupitero orbitas la Sunon je 5,2 AU, la planedoj konataj kiel varmaj Jupiteroj orbitas siajn stelojn proksimume inter 0,15 kaj 0,5 AU[1]; sekvas ke en nia Sunsistemo ne ekzistas tiaj planedoj. La proksima distanco al iliaj steloj kaj iliaj altaj surfactemperaturoj rezultigis la kromnomon "varma Jupitero".

Artista bildo de varma Jupitero, tre proksime de sia devena stelo.

Unu el la plej konataj varmaj Jupiteroj estas 51 Pegasi b, neoficiale nomata Belerofono. Malkovrita dum 1995, ĝi estis la unua ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ Sun-simila stelo.

Referencoj redakti

  1. Ben Mathiesen (2006-03-19). 'Hot Jupiter' Systems may Harbor Earth-like Planets (angle). PhysOrg.com.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti