Varmaerbalono estas grandega balono kiun oni plenigas per varmigita aero, tiel ke ĝi ekricevas sufiĉe da portokapablo por flugigi personojn sidantajn en korbo.

Pluraj varmaerbalonoj

La balono drivas laŭ la direkto de la vento, sed la piloto povas variigi la altecon kaj tiamaniere povas iom elekti inter diversaj ventofluoj.

Starto redakti

 
Pretigado de la balono por la starto

Por ekflugigi balonon necesas trovi lokon protektatan de fortaj ventoj, por povi teni la balonon ĝis ĝi estas flugpreta. Por povi starti necesas pretigi la korbon kaj la hejtilon, kiu kutime konsistas el gasbruligilo. Poste oni fiksas la balontukon, kiun oni nun per ventumilo devas ekblovi. Kiam la balono estas plenigita de aero oni povas ekfunkciigi la gasbruligilon por hejti la aeron. Kiam la aero en la balono varmiĝas, la varma aero, kiu estas malpli densa ol malvarma, kreas levforton. Kiam la balono ekleviĝas, la pasaĝeroj povas grimpi en la korbon, kaj per plia hejtado la balono leviĝas kaj povas ekdrivi.

Drivado redakti

Ĉar en diversaj altecoj estas malsamaj ventofluoj, oni povas altiĝante per aldona hejtado aŭ malaltiĝante per ellasado de varma aero el la balono iomete influi la drivodirekton, tamen la balonveturantoj ĝenerale dependas de la bonvolo de la vento, kaj oni neniam antaŭe ekzakte scias, kien la drivo onin kondukos.

Alteriĝo redakti

Leviĝo de varmaera balono

La granda aventuro estas la alteriĝo. Necesas trovi liberan lokon protektatan kontraŭ malagrablaj ventoj. Tio ne ĉiam facilas, precipe, kiam ekzemple kampoj estas freŝe plantitaj kaj herbejoj de kamparanoj ankoraŭ ne falĉitaj. La alteriĝo estas la plej danĝera momento de la tuta balonveturo, ja ne eblas bremsi kaj tial oni sin dum alteriĝo en la korbo devas bone teni por ne riski rompitan kruron.

Historio redakti

En 1793 la fratoj Montgolfier inventis varmaerbalonon per kiu homo povas esti portata. Dum la german-franca milito okaze de la sieĝo de Parizo balonoj estis uzataj de la franca armeo por porti mesaĝojn ekster Parizon. Ankoraŭ ĝis la unua mondmilito multaj armeoj posedis balonskipojn.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti