Vasmegyer
Vasmegyer [vaŝmedjer] estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Kemecse. Vas signifas en la loknomo: fero.
Vasmegyer | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4502 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 672 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 7′ N, 21° 49′ O (mapo)48.11666666666721.816666666667Koordinatoj: 48° 7′ N, 21° 49′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 22,73 km² (2 273 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vasmegyer [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 4502
- Telefonprefikso: 42
Geografio redakti
Vasmegyer situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Nagyhalász troviĝas proksime.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1452 en formo Meger. En la 15-a jarcento la kampoj apartenis al familio Vas, tial la vilaĝo prenis tiun nomon por fari diferencon inter aliaj setlejoj Megyer. Poste la bienuloj ofte ŝanĝiĝis.
Vidindaĵoj redakti
- Kalvinana preĝejo (Vasmegyer) el la 18-a jarcento (laŭ dokumento 3 jarcentojn pli frue)
- katolika preĝejo
Komunumoj pri Megyer en Hungara reĝlando redakti
Megyer estis la plej grava hungara gento. En Budapeŝto troviĝas iamaj komunumoj Békásmegyer kaj Káposztásmegyer.
Bélmegyer | Koppánymegyer | Megyer | Nagymegyer | Nógrádmegyer | Pócsmegyer | Vasmegyer |