Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a
La Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a estis fondita la 1-an de marto 2010 en Vatikano persone de Benedikto la 16-a.
VATIKANAJ FONDAĴOJ | |
Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a | |
Starigo = 1-a de marto 2010 | |
Fondinto = Benedikto la 16-a | |
Celo = Scio kaj Studo pri teologio | |
Sidejo = Vatikano | |
Gvidantoj = Prezidento kaj triRevizoroj | |
Aktiveco = Premioj, stipemdioj, konvenoj … | |
Moto = Scii pli pro amo al la amato. |
En la fonda teksto estas dirate ke papo Benedikto la 16-a, ŝatante la deziron, esprimitan de multaj esploristoj pri teologio, krei fondaĵon celantan antaŭpuŝi la publikigon, disvastigon kaj studon pri la verkoj de la tiama Profesoro Joseph Ratzinger, kaj konsiderante la neceson doni adekvatan juran aspekton al tiu fondaĵo, dekretis la starigon, laŭnorme de la kanona juro kaj de la Fundamenta Leĝo de la Vatikana Ŝtato, de la Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a.
Celoj redakti
La celoj de la “Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a" estas priskribitaj en la artikolo dua de la Statuto, sintezebla tiel:
- Antaŭenigo de scio kaj studo de la teologio ĉe kiuj volas “scii pli pro amo al la amato”;
- Pretigo kaj disvolvigo de altvaloraj kulturaj kaj sciencaj konvenoj;
- Premiado de esploristoj kiuj distingiĝis per apartaj meritoj en la publikigado kaj scienca esploro
Heredaĵo redakti
La heredaĵo de la "Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a” estas konstituita per:
- La komenca dotado de ĉiuj aŭtorajtoj sur la tekstoj de la verkoj de la Profesoro Joseph Ratzinger laŭ la mezuro de li mem dekretita;
- Ĉiuj havaĵoj, kaj moveblaj kaj nemoveblaj, krom sumoj kaj aliaj moveblaj valoraĵoj kiuj estonte povus per ĉiu ajn maniero akiriĝi favore de la fondaĵo;
- Eventualaj bilancaj postrestaĵoj kiujn la Administraro de la Fondaĵo, post la esprimo de la opinio de la Kolegio de la Revizoroj, destinas al la pliiĝo de la heredaĵo de la sama fondaĵo;
- Libervolaj kontribuaĵoj de tiuj kiuj adheras al la idealoj de la Fondaĵo.
Direktantaj organoj redakti
La organoj gvidantaj la “Vatikanan Fondaĵon Joseph Ratzinger - Benedikto" estas tiel strukturitaj:
- Administra Konsilio
- Prezidento
- Revizora Koncilio (tri membroj)
- Scienca Komitato (kvin membroj) [1] Arkivigite je 2012-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
Verkoj de papo Benedikto la 16-a redakti
La publikigaĵoj de Benedikro la 16-a, kies komerca vastigo nutras la premian kaj stipendian kapitalon estas:
- Ĉiuj verkoj inkluzive de tiuj ceestaj en la Opera omnia planita en 16 volumoj. [2] Arkivigite je 2012-10-14 per la retarkivo Wayback Machine.
Vojoj por atingi la celojn redakti
a) Konvenoj kiuj jam realiĝis en 2011, 2012 kaj 2013 b) Premiado kiu jam okazis en 2011 (kun tri premiitaj), en 2012 (kun du premiitoj) kaj 2013 (kun du egalmeritaj premiitoj). c) Stipendioj kaj aliaj iniciatoj. Stpendioj estas kromaj iloj de la Fondaĵo por favori la esploron kaj instruon pri teologio: per ili estis rimarkitaj kaj subtenitaj eminentaj centroj de kulturo kaj financataj konvenoj de teologoj de diversaj kontinentoj.
Partoprenantoj de la Fondaĵo redakti
La organizo havas fortajn ligilojn kun la Ratzinger Schülerkreis, ero de studentoj pri teologio kiuj, nivele de doktoriĝo aŭ post-doktoriĝo, havis ĝuste kiel docenton Ratzinger. La Schülerkreis estis estigita post kiam Ratzinger estis levita al ĉefespiskopo de Munkeno kaj Freising.
Notoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala vebo de la “Vatikana Fondaĵo Joseph Ratzinger – Benedukto la 16-a]
- Papa Instituto Johano Paŭlo la 2a - Fondaĵo Benedikto la 16-a Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Centro por la studo pri teologio de Joseph Ratzinger Papo Benedikto XVI. Arkivigite je 2013-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- La papo ĉeestas la disdonadon de la premioj Arkivigite je 2012-10-22 per la retarkivo Wayback Machine.