VazirabadVazirurbo (urdue وزِيرآباد estas industria urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Guĝranvalo, kie Vazirabad estas sidejo de la samnoma distrikto.

Vazirabad
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 26′ N, 74° 7′ O (mapo)32.44111111111174.114166666667Koordinatoj: 32° 26′ N, 74° 7′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Vazirabad (Panĝabo)
Vazirabad (Panĝabo)
DEC
Vazirabad
Vazirabad
Situo de Vazirabad
Vazirabad (Pakistano)
Vazirabad (Pakistano)
DEC
Vazirabad
Vazirabad
Situo de Vazirabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wazirabad (city) [+]
vdr
Moskeo en Vazirabad

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Vazirabad situas laŭ Ĉenabo en nordorienta parto de la lando. Guĝrat troviĝas 16, kantona sidejo Guĝranvalo 33, Sialkot 44, Ĝelum (urbo) 66, provinca ĉefurbo Lahoro 101, Fajsalabado 149, Ravalpindio 162, ĉefurbo Islamabado 172, Peŝavaro 295, Karaĉio 1091 km-ojn (aere) [2].

Historio redakti

Vazirabad estis supozeble fondita fare de ĥano Vazir en la 18-a jarcento. En 1809 ĝi estis okupita kaj oni konstruis plene novan urbon kun larĝa bazaro kaj flankaj stratoj. La municipo estis kreita en 1867.

Ekonomio redakti

Vazirabad estas grava komerca centro por lignoj, tekstiloj, grenoj kaj sukeroj. La lignoj flosas malsupren sur Ĉenabo. La industrio inkluzivas ŝipkonstruadon. La forĝistoj de Vazirabad havas reputacion por la fabrikado de malgrandaj ilaroj.

 
Moskeo interne en Vazirabad

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1901 1972 1981 1998 2017
18 069 40 063 62 725 90 197 128 060

La loĝantaro plialtiĝis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1.9%, malpli alta ol la nacia mezumo (2,4%).

 
Maŭzoleo en Vazirabad

Trafiko redakti

Ĝuste tie estas ponto konstruita en 1876 tra Ĉenabo inter Vazirabad kaj Guĝrat [3]. Vazirabad kuŝas laŭ ĉefŝoseo inter Lahoro-Ravalpindio, kuras ankaŭ ŝoseo al Fajsalabado, fine estas grava vojo al Sialkot. Vazirabad estas grava fervoja nodo laŭ linio Lahoro-Peŝavaro kaj ekzistas flankaj linioj al Sialkot kaj Fajsalabado. La stacidomo troviĝas en la urbego. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Sialkot.

Klimato redakti

En Vazirabad la averaĝa jara temperaturo estas 22 °C. La varmo kulminas en junio averaĝe kun 40 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 1195 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio kaj septembro la musono portas pluvegon.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti