Veľká Dolina, hungare Nagyvölgy estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Veľké kaj Nagy signifas: granda.

Veľká Dolina situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 15 km-ojn for.

Historio redakti

Hungare Nagy Völgy, latine Magna Valle, germane Grossthal (=Granda Valo) aperas en dokumentoj en la 17-a jarcento, la vilaĝo mem en 1721. En 1857 impona ŝafobredejo ekfunkciis. En 1910 sukerofabriko de Nagysurány luis la kampojn. En 1910 tiu loko ne estis memstara komunumo. Inter 1916-1969 industria etfervojo funkciis al la sukerofabriko. Ĝis 1919 tiu loko apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo situis ĉe la nova landolimo, ĉe la hungara flanko. La vilaĝo naskiĝis en 1956. En 2001 loĝis tie 572 da homoj, (567 slovakoj).