Veľké Blahovo, hungare Nagyabony estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Komárno-Bratislavo. Dunajská Streda troviĝas 2 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1171. Poste la loĝantoj ricevis privilegiojn de Andreo la 2-a, pli poste en 1299 la vilaĝanoj iĝis nobeloj pro la militservoj. En 1765 kastelo konstruiĝis, nun jam nevidebla. La fervojo atingis la vilaĝon en 1895. En 1910 loĝis en la vilaĝo 999 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunajská Streda, poste al Ĉeĥoslovakio.

Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 1242 da homoj (1068 hungaroj, 125 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti