Veľké Ludince, hungare Nagyölved estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Veľké Ludince situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 30 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1282 en formo "Vluend". La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. Dum la historio 2 vilaĝoj formiĝis: Granda kaj Malgranda Ölved. Ili kunfandiĝis, sed la nomo restis Granda. En 1910 loĝis tie 1801 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1682 da homoj (1389 hungaroj, 263 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti