Veľký Biel
Veľký Biel, hungare Magyarbél [madjarbEl] estas unuigita vilaĝo en Slovakio. La historia slovaka loknomo ĝis 1948 estis Maďarský Biel.
Veľký Biel | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Regiono Bratislavo | ||
Distrikto | distrikto Senec | ||
Poŝtkodo | 90 024 | ||
Aŭtokodo | SC | ||
Telefonkodo | 02 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 174 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 293 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°12′50″N 17°21′36″O / 48.21389°N, 17.36°O (mapo) Koordinatoj: 48°12′50″N 17°21′36″O / 48.21389°N, 17.36°O (mapo) | ||
Alto | 126 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľký Biel [+] | |||
Situo redakti
Veľký Biel situas laŭ ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo Senec-Bratislavo. La lasta urbo troviĝas je 22 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1294 laŭ tiama hungara ortografio "Beel". En la najbaran vilaĝon Kisbél (=Malgranda Bél) rifuĝintaj kroatoj alvenis en la 16-a jarcento. (Tiu vilaĝo en 1960 unuiĝis al Veľký Biel). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Magyarbél 1140 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 vivis en Veľký Biel 2163 homoj, (1200 slovakoj, 895 hungaroj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1728, en 1634
- baroka kastelo la plej granda en Slovakio de 1725
- baroka kapelo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1732, en 1766 renoviĝis
- tombeja kapelo el la 19-a jarcento
Famuloj redakti
En la iama Magyarbél naskiĝis hungara episkopo István Bosnyák.
Ĝemelkomunumo redakti
- Szany, Hungario
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio