Veľopolie (hungare Szélesmező [sEleŝmezO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Veľopolie
hungare: Szélesmező
municipo
Oficiala nomo: Veľopolie
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Humenné
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Malaltaj Beskidoj
Rivero Laborec
Situo Veľopolie
 - alteco 179 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 32″ N 21° 57′ 17″ O / 48.99222 °N, 21.95472 °O / 48.99222; 21.95472 (mapo)
Areo 7,86 km² (786 ha)
Loĝantaro 351 (31.12.2011)
Denseco 44,66 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Laborecká vrchovina
Unua skribmencio 1430
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 31
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj HE
NUTS 520977
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Retpaĝo: www.velopolie.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Veľopolie situas laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ vojo kaj fervojo Medzilaborce-Humenné. La lasta urbo troviĝas je 8 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430 laŭ hungara ortografio "Szélesmező" (=vasta kampo). En 1557 neniu pagis imposton ĉi tie. Ekde 1630 la loknomo slovake menciiĝis: "Weliepolia". En 1715 10 familioj pagis impostojn. En 1784 356 vilaĝanoj loĝis en 44 domoj, en 1828 380 vilaĝanoj en 47 domoj. En 1873 epidemio pri ĥolero okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Valopolya, poste ĝi rericevis la originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szélesmező 221 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1967 lernejo, en 1983 kulturdomo konstruiĝis. En 2001 vivis en Veľopolie 318 homoj (ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj redakti