Vega (Vettore Europeo di Generazione Avanzata) estas planata malgranda raketo kaj nuntempe disvolvigata por ESA, Arianespace kaj Itala Kosma Agentjo ekde 1998. La unua planata ekflugo estas por 2009.

Skemo de la raketo Vega

Ĝi estas desegnita por porti malgrandajn ŝarĝojn: satelitoj de 300 ĝis 2'000 kg por sciencaj kaj Teraj observadoj al polusaj kaj malgrandaj teraj orbitoj. Ĝi konsistas el tri etaĝoj el solida brulaĝo: la unua etaĝo P80, la dua etaĝo Zefiro 23 kaj la tria etaĝo Zefiro 9 kaj aldona supra etaĝo el likva brulaĝo nomata AVUM.

La teknologio ellaborita por la projekto P80 ankaŭ estos uzata por estontaj disvolviĝoj de la raketo Ariane. La ĉefa kontribuanto estas Italio kun 65% de la projekto, aliaj partoprenantoj estas Francio (12,43%), Belgio (5,63%), Hispanio (5%), Nederlando (3,5%), Svislando (1,34%) kaj Svedio (0,8%).

Propulsio redakti

Ĉi tiu raketo konsistas el kvar etaĝoj, 3 el ili el solida brulaĵo (kies motoroj nomiĝas P80, Zefiro 23 kaj Zefiro 9) kaj alia el likva brulaĵo (AVUM). Por ekfunkciigi ĉiujn la motorojn oni devas testi ilin dufoje.

Unua etaĝo Dua etaĝo Tria estaĝo Kvara etaĝo
Propulsio P80 Zefiro 23 Zefiro 9 AVUM
Alto 10.5 m 7.5 m 3,85 m 1,74 m
Diametro 3 m 1.9 m 1.9 m 1.9 m
Maso de brulaĵo 88 t 23.9 t 10.1 t 0.55 t
Puŝforto (max) 3,040 kN 1,200 kN 213 kN 2.45 kN
Duza ekspansia koeficiento 16 25 56 -
Tempo de funkciado 107 s 71.6 s 117 s 315.2 s

P80 redakti

La unua etaĝo konsistas el raket-motoro el solida brulaĵo, nomata P80. Estis uzataj malmultkostigaj teknologioj kiuj poste povos esti uzata por eblaj estontaj disvolviĝoj de la raketo Ariane. La Franca Kosma Agentejo (CNES) estas la ĉefa respondeculo de la disvolviĝo de ĉi tiu etaĝo.

La unua testo okazis sukcese la 30-a de novembro, 2006 en Kourou.[1] La dua testo de la motoro P80 okazis la 4-a de decembro,[1] 2007 ankaŭ in Kourou. Ĝi donis puŝforton de 190 tunoj dum 111 sekundoj, do, ankaŭ estis sukcesa.

Zefiro 23 redakti

La dua etaĝo ankaŭ estas, kiel la unua kaj la tria, raket-motoro el solida brulaĵo. Temas pri evoluigo de la motoro Zefiro 16 de la firmao Avio S.p.A.

La unua testo okazis la 26-a de junio, 2006 en Salto di Quirra, Italio.[2] Ĝi estis sukcesa. La dua testo, ankaŭ sukcesa, okazis la 27-a de marto, 2007 ankaŭ en Salto di Quirra.[3] Ĝi supozis la ekfunkciado de ĉi tiu motoro.

Zefiro 9 redakti

Temas pri malgranda versio de la raketo Zefiro 23. Oni testis ĝin sukcese la 20-a de decembro, 2005 en Salto di Quirra, Italio.[4]

Misio redakti

La tipa misio de la raketo Vega konsistas el tri fazoj: ekflugo, translokigo kaj elorbitiĝo.

Ascenso de la unuaj tri etaĝoj redakti

La flugo optimumimas laŭ la misio, kaj baziĝas sub la sekvaj eventoj:

  1. Flugo de la unua etaĝo laŭ vertikala trajektorio.
  2. Flugo de la dua etaĝo.
  3. Flugo de la tria etaĝo, disiĝo kaj eniro en sub-orbita trajektorio.

Flugo de etaĝo AVUM redakti

Post la disiĝo de la tria etaĝo, dum la sub-orbita trajektorio, ekfunkcias la etaĝo AVUM por translokigi la utilan ŝarĝon al sia definitiva orbito.

Orbitaj manovroj redakti

Post la disiĝo inter la etaĝo AVUM kaj la utila ŝarĝo, la etaĝo AVUM manovras por reeniri kaj ne resti en orbito ŝaltante sian ĉefan motoron.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 ESA: Vega main engine test in Kourou [1] Arkivigite je 2012-08-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. ESA: Vega's second stage motor roars to life [2] (angle)
  3. Successful qualification firing test for Zefiro 23 [3] (angle)
  4. ESA: Successful first test for Vega's Zefiro 9 engine [4] (angle)

Eksteraj ligiloj redakti