Vegas del Genil estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centra parto de la komarko Vega de Granada, lime kun la municipoj Granado —pro la distrikto Ronda—, Churriana de la Vega, Cúllar Vega, Las Gabias kaj Santa Fe. Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Genil.

Vegas del Genil
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18101
Demografio
Loĝantaro 12 165  (2023) [+]
Loĝdenso 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 10′ N, 3° 40′ U (mapo)37.171666666667-3.6675Koordinatoj: 37° 10′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 617 m [+]
Areo 38,2 km² (3 820 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vegas del Genil (Provinco Granado)
Vegas del Genil (Provinco Granado)
DEC
Vegas del Genil
Vegas del Genil
Situo de Vegas del Genil
Vegas del Genil (Hispanio)
Vegas del Genil (Hispanio)
DEC
Vegas del Genil
Vegas del Genil
Situo de Vegas del Genil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vegas del Genil [+]
vdr
Situo de Vegas del Genil en la provinco Granada.

Tiu municipo estas unu de la 34 entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado, kaj enhavas la domarkernojn Belicena, Ambroz, Purchil — municipa ĉefurbo —, Casas Bajas kaj malgrandan parton de El Ventorrillo, situa sur la limo kun Cúllar Vega.

Ambroz, Belicena kaj Purchil estis tri municipoj sendependaj ĝis la 23a de januaro 1976, kiam oni kunigis ilin en unusola nome Vegas del Genil, kaj la municipa ĉefurbo venis al Purchil ĉar ĝi estas survoje meze de la aliaj du.

Tradicie estis kultivo de kanabo, fine de la 19a jarcento de beto, kaj poste de tabako, kies folioj aperas en la maldekstra duono de la blazono. Nun estas dormurbo de Granado. La urbestroj estas socialistoj.

Nordokcidente: Santa Fe Norde: Santa Fe kaj Granada Nordoriente: Granada
Okcidente: Santa Fe Puntos cardinales Oriente: Granada
Sudokcidente: Las Gabias Sude: Las Gabias kaj Cúllar Vega Sudoriente: Churriana de la Vega